Preĝejo Sankta Jozefo (Békásmegyer)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa Kirko Sankta Jozefo
Paroĥa Kirko Sankta Jozefo en Békásmegyer
Paroĥa Kirko Sankta Jozefo en Békásmegyer
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Óbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Óbuda
Statuso paroĥa kirko ekde 1769
Arkitektura priskribo
Konstruado 17541789
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Sankta Jozefo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Óbuda, en kvartalo Békásmegyer.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la mezepoko preĝejo funkciis en la tiama vilaĝo. Ĝi malaperis dum dominado de turkoj. Loko de la nuna kirko ĝis 1740 estis tombejo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la malfrua 18-a jarcento. La katolika grupo iĝis filio de Óbuda en 1756. En 1771 ligna turo estis konstruita, ĝi forbruliĝis pro fulmo en 1950. La orgeno alvenis en 1792, ĝi estis trakonstruita en 1891. En 1978 interna trakonstruo okazis. En la 1990-aj jaroj la kirko estis plene renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro en ĝardeno. Meze de la fasado malsupre estas la ĉefenirejo, pli supre estas fenestro por la koruso, la plej supre la turo altiĝas. La sanktejo estas okangula, el tio 3 tuŝas la navon. Sakristio kaj konfesa ĉambro aliĝas al la sanktejo. La ĉefaltara bildo (pentrita en 1818) prezentas Sanktan Jozefon kun Jesuo en infanaĝo. Apude estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Johano Nepomuko kaj Pieta. La plej signifaj pentraĵoj estas Sankta Maria kun la bebo Jesuo, Sankta Triunuo, Sankta Sebastiano, Sankta Floriano.

Kermeso okazas la 1-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kirko Sankta Jozefo en Békásmegyer
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.