Independence Day
Independence Day (Sendependeca tago, konata ankaŭ kiel ID4) estas usona sciencfikcia agfilmo de 1996 reĝisorita kaj kunverkita de Roland Emmerich. La filmo aperigas geaktoraron kiu inkludas Will Smith, Bill Pullman, Jeff Goldblum, Mary McDonnell, Judd Hirsch, Margaret Colin, Randy Quaid, Robert Loggia, James Rebhorn, Harvey Fierstein, Vivica A. Fox kaj Harry Connick Jr. La filmo fokusas al diversaj grupoj de personoj kiuj kuniĝas en la Nevada Dezerto tuj post la tutmonda atako fare de eksterteranoj de nekonata deveno. Kun aliaj homoj de la mondo, ili lanĉas kontraŭatakon la 4an de julio — nome Sendependeca tago de Usono.
Dum promocio de la filmo Stargate en Eŭropo, Emmerich venis al la ideo por la filmo respondante al demando pri sia propra kredo en la ekzisto de ekstertera vivulantaro. Li kaj Dean Devlin decidis cerbumi pri grand-skala atako, rimarkinte ke eksterteranoj en plej invadofilmoj veturas longdistance en la kosmo por nur resti kaŝite atinginte la Teron. La filmado ekis en julio 1995 en Novjorko, kaj la filmo estis oficiale kompletigita la 20an de junio, 1996.
Nuntempe la filmo estas konsiderata grava turnopunkto en la historio de holivudaj furoraĵoj; Independence Day estis en la fronto de filmoj de grandskalaj katastrofoj kaj de reapero de sciencfikcio meze de la 1990-aj jaroj. La filmo estis publikigita tutmonde la 3an de julio, 1996, sed jam ekmontriĝis la 2an de julio (nome la sama tagon kiam ekas la filma historio) en limigita publikigo kiel rezulto de altnivela antaŭintereso inter kinfanatikuloj. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn kaj enspezigis ĉirkaŭ 817.4 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde,[1] iĝante la plej enspeziga filmo de 1996 kaj la dua plej enspeziga iama filmo ĝis tiam, post Jurassic Park (1993). La filmo ricevis Oskar-premion por Plej Bonkvalitaj Videfektoj kaj estis nomumita por Oskar-premio por Plej Bonkvalita Sonmikso. Daŭrigaĵo, nome Independence Day: Resurgence, estis publikigita 20 jarojn poste la 24an de junio, 2016, kio estis la unua parto de planita serio de filmoj tiutemaj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Independence Day (1996)". Box Office Mojo. Alirita la 1an de novembro, 2019.