Roland Emmerich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Emmerich kaj Andreas Emmerich.
Roland Emmerich
Persona informo
Naskonomo Roland Emmerich
Naskiĝo 10-an de novembro 1955 (1955-11-10) (68-jaraĝa)
en Stutgarto,  Okcidenta Germanio
Lingvoj germanausona anglaangla
Loĝloko Los-AnĝelesoStutgartoLondonoNov-Jorko
Ŝtataneco GermanioOkcidenta GermanioUsono
Alma mater Universitato de Televido kaj Filmo Munkeno
Subskribo Roland Emmerich
Familio
Frat(in)o Ute Emmerich
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktoroverkisto • reĝisoro
vdr

Roland Emmerich (naskiĝis la 10-an de novembro 1955 en Stutgarto) estas germana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro, ĝenerale konata por katastroftemaj filmoj. Liaj filmoj, plejparto de kiu estas anglalingvaj holivudaj produktadoj, faris pli ol 3 miliardojn da dolaroj tutmonde, farante el li unu el la plej profitaj reĝisoroj de ĉiuj tempoj.[1][2] Li komencis sian laboron en la filma industrio en 1984 en Germanio kiel parto de sia universitata disertacio. Li estas artokolektanto de arto kaj aktiva kampanjanto por la LGBT-a komunumo kaj estas publike geja.[3]

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Emmerich naskiĝis en Stutgarto, Okcidenta Germanio, kaj kreskis en la apuda urbo Sindelfingen. Kiel junulo, li veturis amplekse tra Eŭropo kaj Nord-Ameriko financita de lia patro, Hans, la riĉa fondinto de ĝardenmaŝinara produktada firmao.[4] En 1977, li komencis ĉeesti Universitaton de Televido kaj Kino de Munich kun la intenco studi por fariĝi produktordezajnisto. Post spektado de Stelaj Militoj, li male decidis enskribiĝi en la reĝisora programo.[5] Postulita krei mallongan filmon kiel sia fina disertacio en 1981, li skribis kaj reĝisoris The Noah's Ark Principle, kiu estis elektita kiel la komenca filmo de la 34a Berlina Internacia Kinfestivalo en 1984.[6] En 1985, li fondis produktorejon Centropolis en partnereco kun sia fratino, produktoro Ute Emmerich kaj direktis sian gravan filman debuton, fantazian filmon Joey.[4] Li poste reĝisoris la komedion Hollywood-Monster kaj en 1990 la scienc-fikcian filmon Luno 44.

En Hollywood[redakti | redakti fonton]

1990aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Produktoro Mario Kassar invitis lin veni al Usono por reĝisori futurecan filmon nomitan Isobar, kiu fine ne estis filmita. Male, Emmerich estis dungita por anstataŭigi reĝisoron Andrew Davis por la filmo Universala Soldato. La filmo aperis en 1992 kaj poste estis sekvita de novaj versioj aŭ daŭrigoj.

Emmerich poste zorgis en 1994 pri la scienc-fikcia filmo Stargate. Ĝi fariĝis pli sukcesa ol atendite. Ĉe la tempo, ĝi fiksis rekordon por la plej enspeza filmo en la komenca semajno, por filmo aperinta en la monato oktobro.[7]

Emmerich poste reĝisoris Independence Day, en 1996, kiu ankaŭ fariĝis unu el la plej finance sukcesaj filmoj de ĉiuj tempoj[8] Emmerich kaj scenaristo Dean Devlin poste kreis la televidan serion La Vizitanto, kiu elsendiĝis sur Fox dum 1997–1998 antaŭ ol esti nuligita post unu sezono.

Lia sekvanta filmo, Godzilla, aperis en 1998. Vasta reklamado kaj merkatuma kampanjo produktis gravan propagandon dum la monatoj ĝis la eliro de la filmo. La filmo estis komerca sukceso sed ricevis negativajn kritikojn.

2000aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝante stilon, Emmerich poste reĝisoris la filmon La Patrioto (2000), epopeo lokita dum la Usona milito de sendependeco.

Kun scenaristo Harald Kloser, Emmerich revenis ankoraŭfoje al filmo kun grandaj filmefikojn en 2004 kun la furora The Day After Tomorrow, alia katastrofa filmo pri rapide aliranta glaciepoko ŝuldita al de la efikoj de tutmonda varmiĝo. Baldaŭ poste, li fondis Reelmachine, alian filmproduktoran firmaon bazitan en Germanio.

En 2008, Emmerich reĝisoris 10,000 BC, filmo pri la vojaĝoj de antaŭhistoria tribo de mamutaj ĉasistoj. Ĝi estis komerca sukceso, sed konsekvence rigardita de profesiaj kritikistoj kiel lia plej malbona filmo, kaj unu el la plej malbonaj filmoj de la jaro.[9]

En 2009, Emmerich reĝisoris 2012, apokalipsa katastroftema filmo bazita sur la konspira teorio ke la antikvaj Majaoj profetis la finon de la mondo la 21an de decembro 2012.[10][11]

2010aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Sekvanta filmo de Emmerich, Anonymous, aperinta en oktobro 2011, estas bazita sur la argumento ke Edward de Vere, 17a Grafo de Oxford estis la vera aŭtoro de la verkoj de William Shakespeare.[12]

Poste Emmerich reĝisoris la suspensfilmon White House Down,, kiu temas pri atenco en la Blanka Domo fare de milicia grupo.

En novembro 2019, Emmerich reĝisoris la filmon Midway bazita sur la batalo de Midway en la Pacifika Fronto de la dua mondmilito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]