Indiĝeniĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Indiĝenigo)

Indiĝeniĝo estas termino el la teoria antropologio, indikanta lokajn tendencojn al kultura izoliĝo kaj civiliza sendependeco. Indiĝenigo estas la malo de tiaj integrigaj procezoj kiel asimilado, tutmondiĝo, okcidentiĝo, prozelitismo ktp. Historie, ĝi estis konstante ligita al imperioj kaj ŝtatoj. Unu el la ekzemploj de indiĝeniĝo estas afrikiĝo (antaŭenigo de afrikaj kulturoj).

El historia kaj psikologia vidpunktoj, la termino povas esti uzata ankaŭ por personaj kazoj de neindiĝenoj en konkerataj kaj koloniigataj landoj, kiuj kontraŭis la ĝeneralan tendencon al asimilado al la alveninta potenco kaj asimiliĝis al indiĝena popolo. Tio povis okazi ĉu por persona konveno aŭ oportuna (bona vivkondiĉo aŭ geedzeco) ĉu pro ideologia aŭ cirkonstanca malakcepto de la metropolo.

Ekzemploj ne mankis dum la konkero de Ameriko, ekzemple kiam Jerónimo de Aguilar, unu el la soldatoj de Hernán Cortés, perdiĝis, indiĝeniĝis kaj aperis poste al hispanoj kun ampleksa sciaro pri la vivo de indianoj. Simile okazis foje en Nordameriko. Tiaj okazoj eĉ eniris en fikcio, ekzemple en vakera filmoj, kiel A Man Called Horse kaj Little Big Man (ambaŭ de 1970) kaj Dances with Wolves (190). En literaturo indiĝeniĝo estas la temo de la romano Los pasos perdidos de la kuba verkisto Alejo Carpentier.