Indiana Jones
Indiana Jones estas fikcia rolulo de serio de filmoj, kreita de George Lucas, reĝisorita de Steven Spielberg.
Ĝis 2008 estas kvar filmoj, kies ĉefaktoro estis Harrison Ford. Pro la granda sukceso de la filmoj, multaj romanoj, bildstrioj, komputilaj ludoj temas pri la aventuroj de Indiana Jones kaj dum la 1990-a jardeko oni filmis la televidserion La kronikoj de la juna Indiana Jones, kie Corey Carrier, Sean Patrick Flanery kaj George Hall prenis la ĉefrolon.
"Indiana" estas pseŭdonimo, kiun li prenis el la familia hundo[1]. Lia persona nomo estas Henry Walton Jones, Jr.[2] Liaj amikoj nomas lin "Indy". Indiana Jones estas arkeologisto kaj instruisto ĉe la Universitato Marshall de Konektikuto.
Kiel arkeologisto, li serĉas antikvajn valoraĵojn kaj fojfoje laŭ liaj aventuroj, li nevole enmiksas sin en la aferoj de povaj malamikoj, kiuj ofte havas politikajn aŭ militajn celojn. Tamen, la juna Indy ne dubis pri enmiksi sin en militoj kaj en komisioj, kiuj havus gravajn sekvojn.
Li kutime vestas fedoran ĉapelon, ledan jakon kaj portas vipon kiel utilegan ilon por ĉia danĝera okazo. Ĉe la universitato li vestas formalan virveston kaj okulvitrojn.
La origino de la rolulo
George Lucas disvolvis ideon por du filmserioj, kiuj estus dividitaj laŭ ĉapitroj, inspiritaj je filmserioj de la 1930-a kaj la 1940-a jardekoj[3]. La unua nomiĝis "La aventuroj de Indiana Smith" kaj temis pri aventurema arkeologisto. La dua "Stelaj Militoj" temis pri kosmaj aventuroj.
Li unue faris la filmon Stelajn Militojn kaj lasis flanken la ideon pri la arkeologisto ĝis akcidenta renkontiĝo, kiun li havis kun Steven Spielberg ĉe Maui. Spielberg volis filmi kinaĵon pri James Bond sed Lucas parolis al li pri Indiana kaj Spielberg konvinkiĝis pri la ideo. Post ŝanĝi la familian nomon de la aventurulo kaj kelkajn scenerajn detalojn, ili interkonsentis kun Paramount Pictures por filmi kvin filmojn pri la aventuroj de Indiana Jones.
Kinofilmoj
La unuaj tri filmoj estis grandaj sukcesoj en la 1980-aj jaroj kaj estas ĝis nun kultaj filmoj.
- 1981: Ĉasantoj de la Perdita Arkeo (Raiders of the Lost Ark)
- 1984: Indiana Jones kaj la Templo de Pereo (Indiana Jones and the Temple of Doom)
- 1989: Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (Indiana Jones and the Last Crusade)
- 2008: Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio (Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull)
Referencoj
- ↑ The Last Crusade (la lasta krucmilito).
- ↑ Corey Carrier menciis la kompletan nomon dum la ĉapitro My first Adventure (Mia unua aventuro) ĉe la televidserio La kronikoj de la juna Indiana Jones.
- ↑ Indiana Jones: Making the Trilogy (Kiel fariĝis la trilogio) Paramount Pictures. (DVD, 2003-a jaro)
Eksteraj ligiloj
|