Vicente Inglada Ors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inglada Ors)
Vicente Inglada Ors

Inglada en 1906
Persona informo
Naskiĝo 1879
en Alakanto, Hispanio
Morto 1949
en Hispanio Madrido, Hispanio
Lingvoj Esperantohispana
Nacieco hispano
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto • terfizikisto • seismologo • militistoinĝeniero
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • Vocabulario Esperanto-Español
  • Vocabulario Español-Esperanto
Aliaj aktivaĵoj fondinto de Eo-gazeto La Suno Hispana
Akademiano de 1910
Esperantistiĝis en 1899
vdr

Vicente INGLADA ORS (naskiĝis en 1879 en Alakanto, mortis en 1949 en Madrido) estis hispana esperantisto. Li estis ankaŭ staba vickolonelo, profesoro de astronomio, geodezio kaj meteorologio en la Supera Staba Lernejo. De 1910 ĝis 1923 direktoro de sismologia observatorio en Toledo. Membro de la Akademioj de Sciencoj de Madrido, Kordovo kaj Barcelono.

Inglada Ors verkis multajn fakajn verkoj. Esperantisto de 1899. En 1903 li fondis (kun Augusto Jiménez Loira) la unuan hispanan Esperanto-gazeton, La Suno Hispana, kies ĉefredaktoro li estis dum multaj jaroj. En tiu epoko li publikigis kelkajn gravajn lernolibrojn kaj vortarojn. Lia vortaro (verkita kun Antonio López Villanueva) "Vocabulario Esperanto-Español" kun ĉirkaŭ 5.050 kapvortoj aperis en Barcelono ĉe José Espasa é Hijos en 1908 (19x13 cm xv, [1], 109, [1] p.). La alidirekta "Vocabulario Español-Esperanto" kun ĉirkaŭ 21.500 kapvortoj samloke en 1909.

Kiel delegito de la registaro li ĉeestis la Teknikan Konferencon en Parizo en 1925 kaj la Universalan Kongreson en Ĝenevo, 1925. Li faris multajn paroladojn kaj kursojn en Barcelono, Alakanto, Valencio, Madrido ktp. Honora prezidanto de multaj Esperanto-grupoj en Hispanio, estis vicprezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Membro de la Lingva Komitato de 1905 kaj Akademiano de 1910.

Titolpaĝo de Kuracisto per batoj (triakta proza komedio). La sceno prezantas arbaron en la unua akto, kaj en la du sekvantaj saloneton de privata domo kun funda kaj ambaŭflankaj pordoj. La agado komenciĝas je la dekunua horo matene kaj finiĝas je la kvara posttagmeze

En la literaturaj konkursoj organizitaj de "La Revuo" en 1906 kaj 1909 estis premiitaj liaj originalaj poemoj. Li kunlaboris en La Revuo, Lingvo Internacia ktp. En la unua kaj aparte li publikigis multajn verkojn en Esperanto, i.a. tradukojn el la hispana: la komediojn Kuracisto per batoj (triakta prozaĵo) el Leandro Fernández De Moratín; La nesia hejmo; Kruela adiaŭo; La getavoratoj; Triumfanta animo; La Angora katino; Perlabori sian vivon; Hispanaj dramoj; La Kreitaj Profitoj, el Jacinto Benavente, kaj la originalajn verkojn: Prozo kaj versoj; En la Barcelona Kongreso, ktp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.