„ Duakta pulĉinela komedio moderna imito de l' italaj comedia del arte. Serio de trompaĵoj, tre lerte aranĝitaj de Krispino, frato de nia ruza Skapino. Tre bona traduko kiu fidele respegulas la kvalitojn de l' originalaĵo. ”
„ Kun ĝojo oni bonvenigas okazon ekkoni talentan hispanon aŭtoron. La ĝustecon de la traduko garantias la titolo Akademiano portata de la tradukinto; tamen oni povas kritiki lian
uzon de la radikoj afeki', anim’, kaj kordon. Mi trovas la stilon iom peza, kaj la sencon ne ĉiam tre klara. Pli bona punktado plifaciligus komprenon de la notinda prologo, kiu priskribas la fantazian karakteron de la roluloj. Je dua tralego la komedio montriĝas pli admirinda —jen certa pruvo de merito. Ĝi enhavas multajn amuzajn situaciojn kaj trafajn spritaĵojn, kaj plene indas prezentadon dum iama Mondkongreso en Hispanujo. ”