Grosswangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Innerdorf)
Grosswangen
Blazono de Grosswangen
Grosswangen (maldekstre en la bildo) kaj Sursee viditaj de Pilato
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 7′ 59″ N 8° 3′ 0″ O / 47.13306 °N, 8.05000 °O / 47.13306; 8.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 59″ N 8° 3′ 0″ O / 47.13306 °N, 8.05000 °O / 47.13306; 8.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2896
Areo 19,70 km²
Alteco 585 m super marnivelo
Poŝtkodo 6022
Komunumkodo 1086
Mapo de Grosswangen
vdr

Grosswangen estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2896 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grosswangen situas en la tiel nomita Rot-Valo proksimume 5 kilometrojn okcidento de la Lago de Sempach. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Grosswangen mem el la vilaĝoj Innerdorf, Oberdorf, Rot, Sigerswil kaj Stettenbach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,70 km², de kiuj 15,3% estas kovritaj de arbaro, 78,3% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grosswangen limas en nordo al Mauensee kaj Oberkirch, en oriento al Buttisholz, en sudo al Menznau kaj Willisau kaj en okcidento al Ettiswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la aŭtobuslinio de Lucerno al Ettiswil. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Emmenbrücke al Dagmersellen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 8 kilometroj oriente en Sursee.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grosswangen datiĝas el la jaro 893 kiel Wanga. [2]

Dum mezepoko en Grosswangen regis la Habsburgoj. Kiel parto de la Voktejo Wolhusen ĝi estis vendita en la jaro 1405 de la Habsburgoj al la urbo Lucerno, kiu atribuis ĝi tiam al la lucerna voktejo Ruswil. Dum la tempo de la Helveta Respubliko, la komunumo apartenis al la helveta distrikto Willisau. Per la mediacia akto de 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Sursee de Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen