Saltu al enhavo

Instituto Balassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Balassi
emblemo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2002 vd
Antaŭe Institute for Cultural Relations vd
Poste Ministry of Foreign Affairs vd
Geografia situo 47° 29′ 3″ N, 19° 2′ 18″ O (mapo)47.484219.0384Koordinatoj: 47° 29′ 3″ N, 19° 2′ 18″ O (mapo)
Landoj Hungario vd
Sidejo Budapeŝto
Adreso Somlói út 51.
Instituto Balassi (Centra Budapeŝto)
Instituto Balassi (Centra Budapeŝto)
DEC
Lokigo de Centra Budapeŝto en Budapeŝto
Map
Instituto Balassi
Filioj Liszt Institute Hungarian Cultural Institute Warsaw (en) Traduki
Liszt Institute Hungarian Cultural Institute Sofia (en) Traduki
Liszt Institute Hungarian Cultural Centre Delhi (en) Traduki
Liszt Institute Hungarian Cultural Centre London (en) Traduki
Collegium Hungaricum Róma (mul) Traduki
Collegium Hungaricum Berlin (en) Traduki
Liszt Institute Hungarian Cultural Centre Paris (en) Traduki
Liszt Institute Hungarian Cultural Centre Moscow (en) Traduki
Collegium Hungaricum Vienna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
iama logoo de la instituto Balassi

La Instituto Balassi (hungare Balassi Intézet, ankaŭ konata kiel la Hungara Kultura Instituto) estas hungara kultura organizaĵo dediĉita al promocio de la hungara lingvo kaj kulturo. La instituto ricevis la nomon de la hungara poeto Bálint Balassi (1554–1594), kiu estas konsiderita la kreinto de hungara ampoezio. La Instituto Balassi havas ĉefsidejon en Budapeŝto [1].

La ĉefaj taskoj de la instituto estas subteni hungarlingvanojn eksterlande, ekzemple la hungarajn minoritatojn en ĉirkaŭaj landoj. La instituto ofertas plian trejnadon por hungaraj instruistoj kaj disponigas instrumaterialojn. Krome, la instituto faras ŝtatrekonatajn hungarlingvajn testojn. Por promocii la hungaran enlande, la instituto donas stipendiojn por hungarlingvaj kursoj.

La instituto antaŭenigas Hungarologion (Hungaria esploro) eksterlande per interkonektado de la hungaraj centroj kiuj plejparte ekzistas en universitatoj. La instituto eldonas en siaj propraj publikaĵoj kaj prizorgas sian propran bibliotekon. Krome, ĝi subtenas la starigon de Hungario-rilataj bibliotekoj eksterlande. La instituto organizas konferencojn, kulturajn aranĝojn kaj ekspoziciojn pri la hungara lingvo kaj kulturo.

La Instituto Balassi servas kiel ponto al reto de 23 kulturaj institutoj kaj du branĉoj eksterlande. Tiu ĉi priraportado permesas la organizadon de eventoj kaj festivaloj kiuj temas pri la hungara kulturo, strukturi la oferton laŭ la lernado de la hungara, sed ankaŭ organizi financadon por asociaj iniciatoj aŭ subteni esplorprogramojn pri la hungara kulturo.

La instituto estis fondita la 1-an de januaro 2002 kun sidejo en Budapeŝto. La celo estis krei nacian kulturan instituton kiel la Goethe Institut aŭ la British Council . La instituto eliris el la Hungara Lingva Instituto, kiu ekzistas de preskaŭ 50 jaroj, kaj la Internacia Hungara Centro, fondita en 1989.

Institutoj

[redakti | redakti fonton]

La Hungara Kultura Instituto havas establaĵojn en 23 gravaj grandurboj ekster Hungario:


Nordameriko

[redakti | redakti fonton]
  • Novjorko, Usono

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bálint Institute -Pri Ni (angle). www.balassiintezet.hu. Alirita 2014-02-21 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]