Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado
emblemo
esplora institucio • lernejo • organization established by the United Nations
Komenco 11-a de decembro 1963 vd
Geografia situo CH1903: 497562 / 118850 (mapo)46.213296.11118Koordinatoj: 46° 12′ 48″ N, 6° 6′ 40″ O; CH1903: 497562 / 118850 (mapo)
Sidejo Ĝenevo
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado (Ĝenevo)
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado (Ĝenevo)
DEC
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado
Lokigo de Ĝenevo en Svislando
Map
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado
Filioj UNOSAT vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto pri Trejnado kaj Esplorado de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Institute for Training and Research; mallongigite UNITAR) estis fondita en 1963 per decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekfunkciis en 1965 [1]. La celo de la organizaĵo, laŭ sia konstitucio, estas labori por la pliigo de la efikeco de la nacioj kunigitaj por atingi iliajn ĉefajn celojn per ampleksa trejnado kaj esplorado [2]. La instituto havas sian ĉefsidejon en Ĝenevo, Svislando.

La ĉefa agadkampo de la organizaĵo estas trejnado diversnivele por homoj ĉefe el evolulandoj kun la celo trejni ilin por labori por Unuiĝintaj Nacioj, aŭ en unu el la organizaĵoj aligitaj al Unuiĝintaj Nacioj, aŭ en naciaj organizaĵoj kunlaborantaj kun Unuiĝintaj Nacioj. La sekundara agadkampo de la organizaĵo estas en la esplorkampo rilata al la funkcioj de Unuiĝintaj Nacioj, aŭ ĝiaj celoj. La Sekretario de UN kaj la UN-institucioj havas specialan pezon en determini la esplorajn areojn de la Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado. UNITAR estas administrita fare de Estraro de Kuratoraro kies membroj estas nomumitaj fare de la UN Sekretario kaj gviditaj fare de Ĝenerala Direktoro. La buĝeto de la organizaĵo estas financita de registaroj, interregistaraj organizaĵoj, fondaĵoj kaj la privata sektoro.

Agado[redakti | redakti fonton]

En 2015, la instituto faris 487 apartajn agadojn, kiuj inkluzivas trejnadon, instruadon kaj informinterŝanĝon kun la partopreno de ĉirkaŭ 40 000 partoprenantoj, ĉirkaŭ 80% el ili el evolulandoj. 46% de la agadoj de la Instituto en 2015 okazis en la afrika kontinento [3]. Plie, 78% de la agadoj de la instituto estis vizaĝ-al-vizaĝaj en la cellandoj kaj malplimulton administris la ĉefsidejo de la organizaĵo en Ĝenevo aŭ la oficejoj de la organizaĵo en Novjorko kaj Hiroŝimo. Inter la elstaraj trejnaj agadoj de la instituto, aktuale en 2016, ekzistas programo por rubakvo kaj kemia administrado. Malcentralizita kunlabora programo celas plifortigi regantan aŭtoritaton kaj gvidantojn en la socio por antaŭenigi daŭripovon. Inter la multaj programoj iniciatitaj de la instituto estas programo en la kampo de "verda" evoluo kaj klimata ŝanĝiĝo, programo por diplomatio por disvolvi la kapablojn de diplomatoj kaj publikaj oficistoj, programo por trejnado de membroj de la packonservaj fortoj de UN, ankaŭ kiel komerca disvolviĝo kaj publika financado. La buĝeto de la instituto por la fiska jaro 2016-2017 estis 41,1 milionoj da dolaroj [4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]