Insulo Song Tu Taj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Song Tu Taj.

Insulo Song Tu Taj, ankaŭ konata kiel Sudokcidenta Rifo en Vjetnama lingvo. Ĝi kuŝas ĉe la nordokcidenta rando de la Spratli-insularo en la Sudĉina Maro. Ĝi estas parto de la atolo Norda Danĝera Rifo, kaj nur 1.75 mejlojn (2.82 km) sudokcidente de Nordorienta Rifo. Kun areo de 12 hektaroj (30 akreoj), ĝi estas la sesa plej granda de la naturaj Spratli Insuloj, kaj la due plej granda de la vjetnaman-okupataj insuloj. Song Tu Taj havas la plej altan punkton de la insularo, je 4 metroj super marnivelo. Ĝi estis iam reproduktejo por birdoj, kaj estis kovrita per arboj kaj guano; eksportado de guano estis farita "je konsiderinda skalo". La insulo estas nuntempe administrita fare de Vjetnamio, situanta en Song Tu Taj komunumo, Truong Sa distrikto, Ĥanh Hoa provinco, kaj estas postulita ankaŭ de Ĉinio (PRĈ), Tajvano (ROC), kaj Filipinoj.