Internacia Bobada kaj Tobogana Federacio
Internacia Bobada kaj Tobogana Federacio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fédération Internationale de Bobsleigh et de Tobogganing | |||||
internacia sporta federacio | |||||
Komenco | 1923 vd | ||||
Sidejo | Domo de Sporto Internacia | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Heike Größwang (2012–) vd | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Internacia Bobada kaj Tobogana Federacio (angle International Bobsleigh & Skeleton Federation, germane Internationale Bob & Skeleton Verband; akronime IBSF; antaŭe france Fédération Internationale de Bobsleigh et de Tobogganing, akronime FIBT) estas la internacia sporta federacio por la glitaj sportoj de Bobado kaj Skeletonado (Tobogano).
Ĝi estis fondita la 23an de novembro 1923 de la delegitoj de Britio, Francio, Svislando, Kanado kaj Usono ĉe la renkontiĝo de ilia unua Internacia Kongreso en Parizo, Francio. En junio 2015, ĝi anoncis nomŝanĝon de FIBT al IBSF. La sidejo de la federacio estas en Laŭzano, Svislando [1].
La unuiĝo respondecas pri la regularoj en bobado kaj skeletonado, por junularaj kaj junioraj sportistoj same kiel por la efektivigo de internaciaj okazaĵoj kiel ekzemple la Mondĉampionecoj, la Monda Pokalo, la Eŭropaj Ĉampionecoj, la Eŭropa Pokalo, la Nordamerika Pokalo kaj la olimpikaj konkursoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Organization. International Bobsleigh and Skeleton Federation. Arkivita el la originalo je 2015-06-14.