Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Tradukistoj
internacia organizaĵo
Komenco 1953 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Federacio de Tradukistoj (angle International Federation of Translators, akronime FIT) estis fondita en Parizo en 1953 fare de Pierre-François Caille. Ĝi federas asociojn de tradukistoj el la tuta mondo kaj festas la internacian tradukan tagon.

En 1963, kunveninte en tradukista kongreso en Dubrovnik, ĝi adoptis la tiel nomatan Translator's Charter (Ĉarto de Tradukistoj), teksto kiu celas gvidi la tradukistojn en la praktiko de ilia profesio (la teksto estis modifita en Oslo la 9-an de julio 1994).

La FIT eldonas revuon kies nomo estas BABEL. Tekstoj kutime estas en la angla, sed aperis ankaŭ en la franca, hispana, germana, rusa aŭ itala[1].

Statuso[redakti | redakti fonton]

FIT estas neregistara organizo en oficiala partnereco kun UNESKO.[2] Kontraste al PEN Internacia, la FIT sole akceptas landajn asociojn de tradukistoj, tiel ke tradukistaj asocioj el malplimultoj ne estas videblaj ol sub nacia vesto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Devoj kaj rajtoj de la tradukisto laŭ la ĉarto de la internacia federacio de la tradukistoj (FIT)

Oficlala retejo de FIT/IFT

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Tradukista organo BABEL, Interlingvista Informa Servo, p.8, n-ro 1 (22-a jaro), 1973.
  2. (fr) Listo de ne-registaraj organizaĵoj en oficiala partnereco kun Unesko (pdf).