Internacia Tago de Jogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Tago de Jogo (angle: International Day of Yoga) − festo proklamita la 11-an de decembro 2014 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj laŭ iniciato de la ĉefministro de Barato Narendra Modi kaj dediĉita al popularigo de jogo, kiu estas korpa, mensa kaj spirita praktiko, kiu originis en Barato. Por festado oni elektis la tagon 21-a de junio, sugestita kiel la plej longa tago de la jaro en Norda duonglobo, kaj havas specialan signifon en multaj mondopartoj.

La inaŭguro okazis en Eŭropa Parlamento la 21-an de aprilo 2015, dum kiu parolis Ravi Shankar, kaj Nirj Deva el Srilanko diris: Ni en la Eŭropa Parlamento kun fiero organizas la eventon pri jogo antaŭ oficialaj solenaĵoj de la 21-a de junio.

2020[redakti | redakti fonton]

Temo por la tago estas "Jogo hejme kaj jogo kun familio"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]