Internet Encyclopedia of Philosophy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internet Encyclopedia of Philosophy
interreta enciklopedio
Retadreso www.iep.utm.edu
vdr

La Interreta Enciklopedio de Filozofio (angle: Internet Encyclopedia of Philosophy;‏ mallongigita: IEP) estas senpaga reta enciklopedio pri filozofio kaj filozofoj fondita de James Fieser en 1995 [1]. La nunaj redaktistoj estas James Fieser kaj Bradley Dowden. La kunlaborantaro ankaŭ inkludas grandan nombron da subredaktistoj por certaj areoj same kiel volontuloj [2]. Kvankam ĝia kvalito estas alta, la enciklopedio estas ĝenerale pli legebla kaj baza ol la Stanforda Enciklopedio de Filozofio [3][4].

Pri IEP[redakti | redakti fonton]

La IEP estas neprofitcela organizo, kiu ne ricevas financadon. La enciklopedio mem estas gastigita sur retejo de la Universitato de Tenesio ĉe Martin. La deklaro de intenco por la IEP estas kiel sekvas:

La Interreta Enciklopedio de Filozofio estis fondita en 1995 por disponigi detalajn kaj sciencajn informojn pri subjektoj kaj filozofoj en ĉiuj lokoj de filozofio. La IEP estas ne-profita organizaĵo kaj estas disponebla por ĉiuj retumantoj tutmonde. La nuna kunlaborantaro de 25 redaktistoj kaj proksimume 200 verkistoj havas doktorecon kaj estas prelegantoj en altlernejoj kaj universitatoj ĉirkaŭ la mondo, ĉefe el Usono, Britio kaj Aŭstralio. La sendado kaj revizioprocezo por artikoloj estas la sama kiel por filozofiaj revuoj, libroj kaj konsultlibroj. La aŭtoroj estas fakuloj pri la kampoj, pri kiuj ili skribas, kaj ofte estas gvidantoj en sia fako [5].

Alivorte, la IEP estas enciklopedio kiu provas provizi kiel eble plej larĝan legantaron per liberaj filozofiaj eseoj konservante altan akademian kvaliton.

Akademiaj normoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la IEP, la kvalito de ĝiaj artikoloj estas "sur la sama nivelo kiel la plej bonaj plurvolumaj enciklopedioj de filozofio haveblaj en presaĵo." Tio estas plenumita ĉefe rekrutante akredititajn kontribuantojn kaj uzante "rigoran kolegan revizian procezon kiu kontentigas altajn akademiajn normojn."

La enciklopedio uzas la fermitan kaj tradician proceduron por akcepti novajn artikolojn por publikigo kaj juĝi ilin (simila al tiu de la Stanforda Filozofia Enciklopedio), sed por kelkaj ĉapitroj ĝi elektas kolekti skribajn materialojn de fontoj kiuj estas en la publika domeno por provizore plenigi la breĉo pri certa temo, ĝis akademia artikolo estas skribita por ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oxford University ARCH Project, accessed 11 September 2017.. Arkivita el la originalo je 16 May 2018. Alirita 10 September 2017. Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Kooy, B. 2015. 'Internet Encyclopedia of Philosophy', in Reference Review, Vol.29, No.4, p.12; see also “About the IEP”, Internet Encyclopedia of Philosophy.
  3. Law in Free Internet Encyclopedias of Philosophy (SEP & IEP) - The University of Chicago Library News - The University of Chicago Library.
  4. See also Kooy, B. 2015. 'Internet Encyclopedia of Philosophy', in Reference Review, Vol.29, No.4, p.12.
  5. "The Internet Encyclopedia of Philosophy was founded in 1995 for the purpose of providing detailed, scholarly information on key topics and philosophers in all areas of philosophy. The IEP is free of charge and available to all internet users world wide. The present staff of 25 editors and approximately 200 authors hold doctorate degrees and are professors at colleges and universities around the world, most notably from the United States, Great Britain, and Australia. The submission and review process of articles is the same as that with printed philosophy journals, books and reference works. The authors are specialists in the areas in which they write, and are frequently leading authorities."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]