Invado en Ĉeĥoslovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Invado en Ĉeĥoslovakion
Konflikto: Malvarma milito
10 Soviet Invasion of Czechoslovakia - Flickr - The Central Intelligence Agency.jpg
Ĉeĥoslovakoj protestantaj la invadon apud bruliĝanta tanko.
Daŭro: 21-an de aŭgusto - 11-an de septembro 1968
Loko: Ĉeĥoslovakio
Rezulto: Praga printempo estis subpremita. Okupacio de Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1991.
Casus belli: Klopodo subpremi reforman proceson en Ĉeĥoslovakio
Flankoj
Ĉeĥoslovakio ĈSSR Sovetunio USSR
Germana Demokratia Respubliko GDR
Pollando Pollando
Hungario Hungario
Bulgario Bulgario
Komandantoj
Ludvík Svoboda
Martin Dzúr
Leonid Iljiĉ Breĵnev
Ivan Georgieviĉ Pavlovskij
Forto
? 500 000 viroj,
6300 tankoj,
800 aviadiloj
Perdoj
108 mortaj kaj 500 vunditaj civiluloj dum kunpuŝiĝoj de fremdaj soldatoj kun civiluloj kaj transportaj akcidentoj kun la okupaciaj taĉmentoj Sovetunio 12 mortaj kaj 25 vunditaj soldatoj dum kunpuŝiĝoj kun la ĉeĥoslovakaj civitanoj; 86 mortintoj kaj 62 vunditoj pro aliaj kaŭzoj
Hungario 4 mortintoj
Bulgario 2 mortintoj
v  d  r
Information icon.svg

La Invado en Ĉeĥoslovakion (Operaco Danubo) estis armea invado de soldataroj de kvin socialismaj landoj de Varsovia Kontrakto frunte kun Sovetunio kaj Hungario, GDR, Pollando kaj Bulgario. Unusola membro de Varsovia Kontrakto, kiu ne partoprenis la invadon, estis Rumanio, gvidata de la karakteriza diktatoro Nicolae Ceauşescu.

Estis okupita plimulto de gravaj urboj en tiama ĈSSR, mallonge post alveturo de tankoj kaj okupo de flughavenoj, sur kiuj alteriĝadis sovetiaj aviadiloj kun plua armea tekniko. La publiko dum la unua semajno de la okupado esprimis fortan reziston, sed ĝi mem povis fari nenion; estis interrompita radiodisaŭdiga kaj televida elsendado. Sekve estis subpremita la ĉeĥoslovaka provo pri reformo de socialismo: Praga printempo 1968. Estis arestitaj kaj internitaj ĉeĥaj gvidantaj reprezentantoj: Alexander Dubček, Josef Smrkovský, Oldřich Černík kaj pluaj. Ekde la invado la sovetaj soldataroj restis sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1991.

La barikadoj kaj brulanta sovetia tanko T-55 en Prago, la 21an de aŭgusto 1968
La loĝanto de Prago provas interparoli kun la sovetia soldato, aŭgusto 1968
Bukaresto, aŭgusto 1968: Nicolae Ceaușescu kritikas la sovetian Invadon en Ĉeĥoslovakion

Paso[redakti | redakti fonton]

Ryszard Siwiec protestante kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion fare de la armeoj de la Pakto de Varsovio faris sinbruligon la 8-an de 1968 dum tutlanda rikoltofesto en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio en ĉeesto de partigvidantoj, diplomatoj kaj 100 miloj da spektantoj.
Protesto kontraŭ la sovetia invado en Helsinki

Nokte el la 20-a de aŭgusto je la 21-a de aŭgusto 1968 komencis la invado en Ĉeĥoslovakion. La unua ataka ondo okazis je la frumatenaj horoj, kiam estis okupitaj flughavenoj, sur kiuj sekve komencis alteriĝadi transportaviadiloj kun soldataj taĉmentoj. La muĝado de la alteriĝantaj motoroj avertas multajn civitanojn ĉe la ĉirkaŭaĵo de la flughavenoj, ke komenciĝas la invado. Privataj personoj komencis disvastigi informojn pri atako de taĉmentoj de Varsovia Kontrakto. Antaŭtagmeze estas transrenataj per radiodisaŭdigo dramaj scenoj kun pafado, la radiodisaŭdigo sekve transiras en kontraŭleĝeco, sed ĝi daŭrigas en la elsendado de raportoj pri la situacio en la lando.

En la paso de invado estis en la ĉeĥoslovakaj stratoj aktivigitaj proksimume 5.000 ĝis 7.000 tankoj, kiuj estis sekvataj per granda nombro de surteraj taĉmentoj en taksata nombro 200.000 ĝis 600.000 viroj. En la paso de invado estis 72 ĉeĥoslovakoj mortigitaj kaj centoj vunditaj. La sekvo de la invado estis, ke el la respubliko elmigris proksimume 300.000 homoj (70.000 tuj post la invado).

Eksterlandaj eĥoj[redakti | redakti fonton]

Usono neniel reagis al tiu ĉi evento, ĉar estis por ĝi pli antaŭa bilaterala interkonsento kun Sovetunio respektante la postmilitan dividon de tiama Eŭropo. Brita registaro ne volis endanĝerigi siajn komercajn interesojn kun Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto. Kelkaj socialismaj ŝtatoj rifuzis elsendi siajn taĉmentojn ĝis ĈSSR (ekzemple Rumanio), aliaj (ekzemple Jugoslavio) esprimis al la gvidantaro de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio subtenon, ĝi proponis eĉ materialan helpon.

Hodiaŭa vido[redakti | redakti fonton]

Ĝis hodiaŭ tiu ĉi evento restas nigra loko de la ĉeĥoslovaka historio, de kiu la reprezentantoj de la hodiaŭa Rusio, same kiel de pluaj landoj, partoprenintaj la invadon (ĉefe Pollando), ne agnoskas ĝin.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]