Saltu al enhavo

Ion Iliescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ion Iliescu
Persona informo
Ion Iliescu
Naskiĝo 3-an de marto 1930 (1930-03-03)
en Oltenița
Morto 5-an de aŭgusto 2025 (2025-08-05) (95-jaraĝa)
en Bukareŝto
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio liberpensadoateismo vd
Lingvoj rusaanglarumanafranca vd
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Moskva Energiscienca Instituto
Universitato Politeknika de Bukareŝto
Moskva Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Socialdemokratia (1996–2000)
Fronto de Savo Nacia (1989–1992)
Rumana Komunista Partio (1953–1989)
Democratic National Salvation Front (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ion Iliescu
Familio
Patro Alexandru Iliescu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nina Iliescu (en) Traduki (1951–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inĝeniero
propagandisto
aktivulo
dezajninĝeniero
verkisto de nefikcio
politikisto
revoluciulo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo politiko, registaro, prezidenta respubliko, literaturo kaj prezidento de la respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ion ILIESCU [ion iliesku] (naskita la 3-an de marto 1930, mortinta la 5-an de aŭgusto 2025) estis rumania politikisto kaj ŝtatisto kiu funkciis dufoje kiel Prezidanto de Rumanio: la unuan fojon, kiel la unua demokratie elektita Prezidento de Rumanio, de 1989 ĝis 1996 (kiam li estis anstataŭita per Emil Constantinescu), kaj la duan fojon, kiam li anstataŭis Constantinescu, de 2000 ĝis 2004 (kiam anstataŭita de Traian Basescu). Iliescu estis membro de la Rumana Komunista Partio kaj ekregis post la Rumana Revolucio de 1989 en kiu Nicolae Ceaușescu kaj la komunista registaro estis faligitaj.

La patro de Iliesscu estis membro de la Rumana Komunista Partio jam en la 1920-aj jaroj. Li transiris la limon al Sovetunio, partoprenis en la Kongreso de al Komunista Partio en 1931, kaj restis tie dum pliaj kvar jaroj. Kiam li revenis en Rumanion, li estis kondamnita al malliberejo kie li mortis. La patrino de Iliescu forlasis lin en juna aĝo, kaj liaj geavojo kreskigis lin. Kiam naŭjara, li estis adoptita de lia onklino Aristița, kiu poste estis domservistino kaj kuiristo por Ana Pauker, kiu estis la juda gvidanto de la Komunista Partio. Pauker helpis Iliescu iri al Moskvo kaj studi tie ĉe la Instituto de Energio kaj Elektrotekniko. Post reveno en Rumanion li okupis altrangajn postenojn en la komunistaj rangoj. Li estis en la gvidado de la Komunista Junulara Unio, kaj poste la Ministro de Junularaferoj.

Malgraŭ esti membro de la Komunista Partio, Iliescu estis inter la fondintoj de la Nacia Savo-Fronto, kiu poste iĝis la Demokrata Fronto por Nacia Savo, poste la Partio por Socialdemokratio en Rumanio kaj finfine la Socialdemokrata Partio.

La 22-an de decembro 1989, Iliescu gvidis la formadon de la rumana registaro post la revolucio kontraŭ Nicolae Ceaușescu.

En 1990, Iliescu plurfoje kunvokis la ministojn, gvidatajn de Miron Cozma, por "protekti la landon", tio estas, por subpremi la manifestaciojn okazigitajn tiutempe en la Placo de la Universitato (rumane Piața Universității). Tiuj perfortaj okazaĵoj estis nomitaj "ministadoj" (rumana mineriade).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • (en la rumana) Oficiala biografio de Ion Iliescu ĉe Wayback Machine (arkivita la 21-an de oktobro 2004)
  • (en la rumana) Blogo de Ion Iliescu