Irina Teodorescu
Irina Teodorescu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de marto 1979 (45-jaraĝa) en Bukareŝto | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Rumanio Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | grafikisto romanisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Irina TEODORESCU (naskiĝis la 30-an de marto 1979 en Bukareŝto) estas romanistino de rumana deveno, franclingva verkistino.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Irina Teodorescu naskiĝis en Bukareŝto, en 1979. Ŝi havis 10 jarojn dum la rumana revolucio kaj la falo de la komunisma reĝimo de Nicolae Ceaușescu. Ŝi forlasis Rumanion por veni al Parizo en 1998, kie ŝi profesie estis grafikisto kaj kreis malgrandan agentejon pri komuniko kun du kunlaborantoj.
Nuntempo[redakti | redakti fonton]
Je la fino de 2018, Irina Teodorescu estis akceptita dum unu monato ĉe Villa Marguerite-Yourcenar en Saint-Jans-Cappel. Ŝi estis en Salins-les-Bains inter novembro 2021 kaj marto 2022.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Romanoj[redakti | redakti fonton]
- 2014: La Malédiction du bandit moustachu ("La Malbeno de la liphara bandito"), Gaïa Éditions; reeldono Actes Sud Babel
- 2015: Les Etrangères ("La Fremdulinoj"), Gaïa Éditions
- 2018: Celui qui comptait être heureux longtemps ("Tiu kiu kalkulis longe vivi feliĉa"), Gaïa Éditions
- 2019: Ni poète ni animal ("Nek poeto nek besto"), ed. Flammarion
Kolektivaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- 2018: Le Livre des places ("La Libro de la lokoj"), ed. Inculte
Novelaroj[redakti | redakti fonton]
- 2011: Treize ("Dek tri"), ed. EMUE
Akcepto de ŝia verko[redakti | redakti fonton]
Ŝia unua romano, La Malbeno de la liphara bandito, estas rimarkita de Le Figaro littéraire, kiu faris de Irina Teodorescu unu el siaj dek novaj vizaĝoj de la "rentrée littéraire" 2014.
Ŝia lasta romano, Nek poeto nek besto, enlistiĝis en la ses plej ŝatataj romanoj de la "rentrée littéraire" 2019 de la pariza eldono de la revuo Vogue
Por Sylvie Tanette de la revuo Les Inrockuptibles, « Ili estas bildoj, kiuj longe restos en la memoro de la legantoj de Irina Teodorescu ». Por Zoé Courtois de la ĵurnalo Le Monde, la skribo uzas : « bunta stilo, fina kaj komika » kaj « Irina Teodorescu faras, kun Nek poeto nek besto, laŭdon de la strangeco, pri kiu ŝi asertas kun subtileco kaj forteco la samtempan literaturan kaj politikan potencon.».
Distingoj[redakti | redakti fonton]
- 2014 : premio "Dubreuil du premier roman" de "Société des gens de lettres" (SGDL) por La Malbeno de la liphara bandito
- 2014 : premio Europe de "Association des Ecrivains de langue française" (ADELF) por La Malbeno de la liphara bandito <ref>
- 2017 : premio "Récit de l'Ailleurs" de Saint-Pierre-et-Miquelon por La Fremdulinoj
- 2018 : finalisto de la premio de Étonnants Voyageurs Ouest-France por Tiu kiu kalkulis longe esti feliĉa
Tradukoj en fremdaj lingvoj[redakti | redakti fonton]
- "La Malbeno de la liphara bandito" en germana lingvo ĉe Verlag Klaus Wagenbach (en) (de) : Der Fluch des schnauzbärtigen Banditen, trad. Birgit Leib
- "La Malbeno de la liphara bandito" en rumana lingvo ĉe Editura Polirom (en) (ro) : Blestemul tîlharului mustăcios, trad. Mădălina Vatcu