Isaak Ĥalatnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Isaak Ĥalatnikov
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1919 (1919-10-17)
en Dnipro
Morto 9-an de januaro 2021 (2021-01-09) (101-jara)
en Ĉernogolovka
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Oles Honchar Dnipro National University • Moskva Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo fizikisto • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Isaak Markoviĉ Ĥalatnikov (RS}} (ruse Исаа́к Ма́ркович Хала́тников; ukraine Ісаа́к Ма́ркович Хала́тников; 17a de Oktobro 1919 – 9a de Januaro 2021) estis soveta kaj rusa teorifizikisto kiu faris gravajn kontribuojn al multaj areoj de teoria fiziko, kiel por ĝenerala relativeco, kvantuma kampoteorio, same kiel por la teori de kvantumaj likvoj. Li estas bone konata pro sia rolo en la disvolvigo de la teorio Landau-Ĥalatnikov pri superflueco kaj de la tiel nomata BKL konjektaĵo en la ĝenerala teorio de relativeco.

Multo de la esplorado de Ĥalatnikov estis farita kunlabore kun, aŭ inspirita de, Lev Landau, inklude la teorion Landau-Ĥalatnikov pri superflueco. Dum 1969 li por mallonge laboris kiel provizora profesoro de teoria fiziko en la Universitato de Lejdeno.[1]

Ĥalatnikov direktoris la Landau Instituto por Teoria Fiziko en Moskvo el 1965 ĝis 1992. Li estis elektita al la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio en 1984. Li ricevis la Ormedalon Landau, la Premion Humboldt kaj la Premion Marcel Grossmann. Li estis ankaŭ eskterlanda membro de la Reĝa Societo de Londono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Isaak M. Khalatnikov" (nederlande). Universitato de Lejdeno. Arkivita el la originalo en 23a de Julio 2019.