Karen Blixen
Karen Blixen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karen Blixen | |||||
Naskonomo | Karen Christentze Dinesen | ||||
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1885 en Rungstedlund | ||||
Morto | 7-an de septembro 1962 (77-jaraĝa) en Rungstedlund, Danio | ||||
Tombo | Rungstedlund (en) vd | ||||
Lingvoj | dana • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Dinesen (en) vd | ||||
Patrino | Ingeborg Dinesen vd | ||||
Gefratoj | Thomas Dinesen (en) kaj Ellen Dahl vd | ||||
Edz(in)o | Bror von Blixen-Finecke (en) (1914–) vd | ||||
Parencoj | Bror von Blixen-Finecke (en) (duaranga kuzo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Tania Blixen • Isak Dinesen • Pierre Andrézel • Osceola vd | ||||
Okupo | novelisto poeto aŭtobiografo verkisto pentristo vd | ||||
Laborkampo | Prozo kaj poezio vd | ||||
Aktiva dum | 1905–1959 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Out of Africa ❦ Babette's Feast vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karen Christence BLIXEN-FINECKE, Isak DINESEN (Rungsted, 17-a de aprilo 1885 - 7-a de septembro 1962) estis Dana verkistino.
Ŝia patro, oficiro, verkisto kaj parlamentano Wihelm Dinesen, sinmortigis poste kiam li estis informita ke li estas malsana de sifiliso. Ekde tiam ŝia patrino prizorgis kaj edukis ŝin kaj ŝiajn gefratojn.
Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, Baronon Bror Blixen-Finecke, kaj ili havis bienon de kafo en Kenjo. Ili havis malfacilan geedziĝon kaj ŝi renkontis Denys Finch Hatton en Najrobio. Tiuj informoj estas en ŝia romano Afrikansk pastoral de 1937.
Stilo
[redakti | redakti fonton]Ŝia verkado estis escepta por ŝia tempo. Unue, ŝi klopodis verki laŭ la plej bona tradicio de parola rakontado. Due, ŝia verkado baziĝis sur valoroj, kiuj estis konsideritaj eksmodaj en la frua dudeka jarcento kaj tiel multaj el la intrigoj de ŝiaj rakontoj okazis en la deknaŭa jarcento. Trie, ŝiaj verkoj estis stranga miksaĵo de aristokrataj valoroj, kontraŭ-kolonia protesto, kontraŭ-nazia protesto, gotikaj, erotikaj kaj aŭtobiografiaj elementoj.
Blixen gajnis la agnoskon kaj aprezon de elstaraj literaturaj figuroj, kiel Ernest Hemingway, (kiu esprimis sian dankon al ŝi per la vortoj: "Mi sentus min pli feliĉa hodiaŭ se la Nobel-premiita verkisto Isaac Dinesen estus premiita"). Ankaŭ la verkistoj Truman Capote, Pearl S. Buck, E. E. Cummings kaj Arthur Miller alte aprezias ŝian stilon de verkado.
En 1985 aperis la filmo "Memoroj el Afriko" ĉefrolita de Meryl Streep kaj Robert Redford. La filmo havis grandan sukceson kaj post sia sukceso, la hejmo de Belixen en Najrobo, Kenjo fariĝis nacia muzeo. Alia muzeo dediĉita al Blixen situas sur la familia bieno en Danio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Sandhedens hævn 1926
- Sju romantiska berättelser, 1934.
- Afrikansk pastoral, 1937
- Vedergällningens vägar, 1944
- Vintersagor, 1942.
- Skuggor över gräset, 1960.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Karen Blixen – Isak Dinesen website
- Isak Dinesen/Karen Blixen short biography
- Karen Blixen's Kenya Arkivigite je 2007-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Karen Blixen Museum Arkivigite je 2006-03-14 per la retarkivo Wayback Machine, Denmark
- Karen Blixen Museum Arkivigite je 2007-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, Kenya