Isehara
Isehara | ||
---|---|---|
Flago | ||
urbo de Japanio, urbego [+] | ||
Lando | Japanio | |
gubernio | Gubernio Kanagavo | |
Koordinatoj | 35° 24′ N, 139° 19′ O (mapo)35.402944444444139.31497222222Koordinatoj: 35° 24′ N, 139° 19′ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 55,56 km² (5 556 ha) [+] | |
Areo | 55,56 km² (5 556 ha) [+] | |
Loĝantaro | 102 088 [+] (1-a de septembro 2020) | |
Horzono | UTC+9 | |
Vikimedia Komunejo: Isehara, Kanagawa [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Isehara, (japane 伊勢原市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Kanagavo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Isehara havis populacion de 101 415. En la 2000-aj jaroj ĝi atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Isehara situas sur montetoj apud piedoj de en:Mount Ōyama (Kanagawa) (1252 m) kaj najbare de ties nacia parko. Acugi troviĝas 7, Hiratsuka kaj Hadano po 8, Sagamihara 8, Ĉigasaki 11, Zama 13, Fuĝisava 16, Sagamihara 19, gubernia sidejo Jokohamo 31, ĉefurbo Tokio 35 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo de Isehara apartenis al pluraj administraciaj unuoj dum la historio. En 1889 Isehara urbiĝis, samtempe ĝi estis municipo. La urbo komencis evolui post malfermo de la elektra fervojo en 1929. En 1954 la urbo estis kunfanditaj al najbara urbeto kaj tri vilaĝoj. En 1971 ankaŭ plia vilaĝo aliĝis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj plejparte estas navedantoj, tamen ankaŭ loke kelkaj fabrikoj kaj uzinoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Isehara havas bonajn fervojan kaj aŭtovojan kontaktojn pro la navedantoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Isehara 3 kampusoj de aliaj universitatoj funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Isehara situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas inter 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1906 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- nacia parko tre proksime kun monto Ōjama
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- La Mirada, Usono, Kalifornio ekde 1981
- Ĉino, Japanio ekde 1986
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans