Iskra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua numero.

Iskra (Sparko) estis politika gazeto de rusaj socialistaj elmigrantoj, kiu poste iĝis organo de rusa marksisma partio, tiam nomiĝinta Rusia Socialdemokrata Partio (RSDLP).

Pro la politika subpremado sub la regado de la caro Nikolao la 2-a, estis necesa publikigi Iskra en ekzilo kaj kontrabandi ĝin en Rusion.[1] Dekomence, ĝi estis administrata de Vladimir Lenin, translokigante ĝin dum li mem translokiĝis. La unua eldono estis publikgita en Lepsiko,[2] Germanio, la 1an de Decembro, 1900 (aliaj fontoj diras la 11an de Decembro). Aliaj eldonoj estis publikigitaj en Munkeno (1900–1902) kaj Ĝenevo el 1903. Kiam Lenin estis en Londono (1902–1903) la gazeto estis eldonita el malgranda oficejo en 37a Clerkenwell Green, EC1,[3] kaj Henry Quelch aranĝis la necesajn prestaskojn.[4]

Iskra tuj iĝis la plej sukcesa eksterleĝa rusa gazeto en 50 jaroj.[5]

En 1903, post la disigo de la RSDLP, Lenin lasis la stabanaron (post sia dekomenca propono redukti la redaktan teamon al tri - li mem, Julius Martov kaj Georgi Pleĥanov - estis arde opozicianta),[6] kaj la gazeto falis sub kontrolo de la Menŝevikoj kaj estis publikigita de Pleĥanov ĝis 1905. La averaĝa cirkulado estis de 8 000 ekzempleroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lih, Lars. (2005) Lenin Rediscovered: What is to be Done? in Context. Brill Academic Publishers. ISBN 978-90-04-13120-0.
  2. Helen Rappaport. (2012) Conspirator: Lenin in Exile. Nov-Jorko: Basic Books, p. 61. ISBN 978-0-465-02859-7.
  3. Glancey, Jonathan. G2: Architecture, The Guardian, 21a de Junio 2004
  4. John Saville, "Quelch, Henry [Harry] (1858–1913)", rev. Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004.
  5. Rice, Christopher. (1990) Lenin: Portrait of a Professional Revolutionary. Londono: Cassell. ISBN 978-0-304-31814-8.
  6. The Prophet Armed Isaac Deutscher (1957)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Allan K. Wildman, "Lenin's Battle with Kustarnichestvo: The Iskra Organization in Russia," Slavic Review, vol. 23, no. 3 (Sept. 1964), pp. 479–503. In JSTOR.