Isoberlinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Isoberlinio
Isoberlinia doka
Isoberlinia doka
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Genro: Isoberlinia
Craib & Stapf ex Holland
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La isoberlinio (Isoberlinia) estas genro el la familio de la fabacoj. Ĝi ampleksas kvin speciojn de arboj hejme en la pli varmegaj partoj de tropika Afriko. Ili estas grava konsistigaĵo de la mjombaroj. La folioj havas tri aŭ kvar duopajn folietojn kaj la arboj produktas dikajn guŝojn.

Lokaj malaviaj nomoj inkluzivas la sukvaan mutondo por Isoberlinia angolensis kaj la tumbukaan mbwerebwere por Isoberlinia stolzii.

Iuj specioj el tiu afrotropisa genro estis transmetitaj al genro Julbernardia.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Isoberlinia angolensis
Isoberlinia dalzielii
Isoberlinia doka
Isoberlinia scheffleri
Isoberlinia stolzii

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Binns, Blodwen 1972 : Dictionary of Plant Names in Malawi. The Government Printer, Zomba, Malawi.
  • angle Hutchinson, J. & Dalziel, J. M. 1958 : Flora of West Tropical Africa, Vol. 1, Part 2, Crown Agents for Oversea Govts. and Admins, London.
  • angle Mabberley, D. J. 1987 : The Plant Book: A Portable Dictionary of the Higher Plants. Cambridge University Press', Cambridge. ISBN 0-521-34060-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]