István Bölöni Kiss
István Bölöni Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1926 en Kaba |
Morto | 11-an de aprilo 1982 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Toksiĝo per karbona monooksido |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60-10-1. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gertrúd Havas |
Okupo | |
Okupo | pupteatristo |
István Bölöni Kiss [iŝtvAn boloni kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bölöni Kiss István (pli mallonge B. Kiss István) estis hungara pupteatristo, pantomimisto. Lia edzino estis Gertrúd Havas.
István Bölöni Kiss[1][2] naskiĝis la 28-an de decembro 1926 en Kaba, li mortis la 11-an de aprilo 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Bölöni Kiss studis ekonomion, dum li estis amatora pupteatristo. Li akiris aktoran diplomon en lernejo de aktoroj (1950), poste li aliĝis al Pupteatro (Budapeŝto). Interrompe inter 1954-1956 li laboris en pupteatro de Győr. Li estis ankaŭ migra pupteatristo eĉ eksterlande, kie lia edzino (same pupteatristo) akompanis lin. Pli malofte li havis mantomimajn kaj dancajn rolojn. Li instruis ankaŭ en la pupteatrejo,li estis ankaŭ reĝisoro kaj havis taskojn en la Hungara Televizio. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1974. La geedza paro mortis hejme pro akcidento.
Liaj pupteatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Demetrius kaj aliaj roloj
- Hans Christian Andersen-György Ránki: A császár új ruhája - titolrolo
- Béla Bartók: A fából faragott királyfi - titolrolo
- János Garay-Zoltán Kodály: Háry jános - titolrolo
- János Arany - Zoltán Jékely: Toldi - Bence
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mazsola (televizia serio, 1965)
- Mazsola és Tádé (televizia serio, 1969-1973)
- Futrinka utca (televizia serio, 1979)
- A tücsök hegedűje (1983)