István Bernát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

István Bernát [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bernát István (malofte Bernáth István) estis hungara politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1906, ordinara en 1927) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis korláti ekde 1908.

István Bernát [1] naskiĝis la 3-an de julio 1854 en Hungario en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 19-an de januaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bernát frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno, krome li plulernis en Okcidenta Eŭropo kaj Usono inter 18821884. Inter 1887-1892 li laboris en ministerio, poste li fondis kaj redaktis agraran gazeton, sed li partoprenis ankaŭ en redaktorado de aliaj gazetoj. Baldaŭe li partoprenis en fondo de tutlanda agrara kooperativo (ekde 1939 ĝismorte li estis ties prezidanto). Ekde 1906 li estis parlamenta deputito, inter 1927-1933 senatano. Inter 1920-1925 li instruis en universitato. Li estis elektita prezidento de la Hungara Nacia Banko en 1924.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Búzánk és lisztünk kivitele szemben a külföld versenyével (Eksportado de niaj tritikoj kaj farunoj kontraŭ la eksterlandaj rivaloj), (1884)
  • Zálogba tett Magyarország (1895)
  • Agrárpolitika (Agrarpolitiko), (1903)
  • A szocialisták agrárpolitikája (Agrarpolitiko de la socialistoj), (1911)
  • A földkérdés megoldása (1922)
  • Küzdelmek és eredmények (1936)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.