István Bugyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bugyi
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1898 (1898-01-03)
en Szentes
Morto 3-an de aprilo 1981 (1981-04-03) (83-jaraĝa)
en Szentes
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo • universitata instruisto • hospital chief executive officer
vdr

István Bugyi [iŝtvAn budji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bugyi István estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro, hospitalestro. István Bugyi [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1898 en Szentes. Li mortis la 3-an de aprilo 1981 en Szentes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bugyi akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1920, poste li 2 jarojn laboris en la universitata kliniko, poste ĝis 1931 en signifa hospitalo en Budapeŝto. Li studvojaĝis en 1924 al Vieno, en la sekva jaro al Germanio, en 1929 al Francio. Inter 1931 kaj 1968 li laboris en hospitalo de Szentes plej ofte, kiel ĉefkuracisto-kirurgo. En 1942 Scienca Universitato de Szeged nomumis lin privata profesoro, en 1965 titulara profesoro. En 1953 li kandidatiĝis. En 1949 li ricevis premion Kossuth.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Időszerű kérdések a végbélrák sebészeti orvoslásában (1936)
  • Orvosi ortoghraphia (1959)
  • Gyakorlati sebészet (Praktika kirurgio), (1960, 1961) – libro
  • Repetitorium chirurgiae : 1000 kérdés felelet a nagysebészet és rokonszakmái köréből (1970)
  • Centenárium : a Szentesi Kórház százéves jubileumi emlékkönyve : 1881-1981 (1983)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo fondita en 1988
  • busto en Szentes en 1999
  • Malsanulejo de Szentes prenis la nomon Bugyi István en 2004

Fontoj[redakti | redakti fonton]