István Dömök

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
István Dömök
Prof.Dr. Dömök István.JPG
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1925 (1925-04-13)
en Pesterzsébet
Morto 27-an de februaro 2004 (2004-02-27) (78-jara)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo kuracisto
Information icon.svg
vdr

István Dömök [iŝtvAn domok], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dömök István estis hungara kuracisto, virusologo, mikrobiologo, epidemiologo.

Memortabulo pri István Dömök

István Dömök [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1925 en Pesterzsébet (nun jam distrikto de Budapeŝto). Li mortis la 27-an de februaro 2004 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Dömök frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ekde 1943 li studis en Scienca Universitato Pázmány Péter. Li interrompis la lernadon pro soldatiĝo, fine li akiris medicinan diplomon en la universitato en 1950. Li akiris fakdiplomon pri laboratoriisto en 1955, pri virusscienco en 1961, pri mikrobiologio en 1980. Inter 1951-1970 li laboris en virusscienca instituto, poste li esploris en Ugando 3 jarojn. Hejmenveninta li ricevis pli altajn postenojn. Li okupiĝis pri infana paralizo kaj pri diversaj vakcinoj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1961 kaj 2003.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]