István Koller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Koller
István Koller
István Koller
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1883 (1883-05-20)
en Alsórajk
Morto 27-an de decembro 1951 (1951-12-27) (68-jaraĝa)
en Nagykanizsa
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo oficisto • advokato
vdr

István Koller [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Koller István Ferenc Jenő Kálmán Vendel estis hungara nobela juĝisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis nagymányai [nadjmAnjai], lia avo estis Kálmán Hertelendy.

István Koller[1] naskiĝis la 20-an de majo 1883 en Alsórajk, li mortis la 27-an de decembro 1951 en Nagykanizsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Koller maturiĝis en gimnazio en Székesfehérvár, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1904. De la sekvanta jaro ĝis la 1-a mondmilito li estis nobela juĝisto en Pacsa, poste li soldatiĝis. En la jaro 1919 li estis nobela ĉefjuĝisto en Nagykanizsa, sed dum la Hungara Sovetrespubliko li kaŝiĝis, pli poste li okupiĝis nur pri la familia bieno. Li ricevis armeajn premiojn dum la soldatjaroj. Li edziĝis en 1906, lia edzino naskis filon post du jaroj. Baldaŭ la geedza paro divorcis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]