István Mezey
István Mezey | |
---|---|
István Mezey | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1945 en Szikszó |
Morto | 26-an de februaro 2012 (66-jaraĝa) en Kazincbarcika |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Mezey [iŝtvAn mezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezey István estis hungara pentristo, grafikisto. Lia familia nomvarianto estis Mezei.
István Mezey [1] Arkivigite je 2018-06-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de septembro 1945 en Szikszó, li mortis la 26-an de februaro 2012 en Kazincbarcika.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Mezey frekventis bazlernejon en Sajószentpéter, gimnazion en Ózd, poste kurson pri reklamgrafiko. Lia majstro estis Lajos Szalay. En lernejo de Sajóbábony li instruis sen diplomo. En 1970 li translokiĝis al Kazincbarcika, kie li estis grafikisto de la urba kulturdomo. Li ankaŭ ilustris eldonaĵojn kaj pentris-ekspoziciis. Li ricevis premiojn inter 1979-2009. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Sajóbábony, Leninváros, Sajószentpéter (1970)
- Kazincbarcika (1976, 1980, 1995, 2005, 2012)
- Miskolc (1979, 1981, 1989, 1992)
- Budapeŝto (1982)
- Nyíregyháza (1985)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Miskolc (1976, 1984, 1986, 1992)
- Budapeŝto (1985)
- Moskvo (1986)
- Arthalo Budapeŝto (1988)
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Memorkolono en Kazincbarcika (1984, vidu la bildon!)
- Memortabulo en Miskolc (1994)
- Memorkolono pri Egressy (Kazincbarcika, 1995)
- urba blazono de Edelény (1987)
- urba blazono de Kazincbarcika (1993)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- kultura centro (pli frue lernejo) de Kazincbarcika (2014)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
-
Memorkolono en Kazincbarcika (1984)
-
Arta centro pri Mezey
-
Eksteraj murpentraĵoj (kopioj de grafikaĵoj de Mezey)