István Mikola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Mikola [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj komplete) Mikola István Ferenc estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, kuracisto.

István Mikola [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1947 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Mikola akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1972, poste li laboris en hospitalo de Ajka ĝis 1990. Li plulernis en Kanado kaj Usono en 1991. Hejmenveninta li havis postenojn en Budapeŝto. Inter 2000 kaj 2002 li estis ministro pri sano en Unua Kabineto Orbán. Li estis parlamenta deputito inter 2006 kaj 2011, poste li laboris en Parizo en OECD. En 2014 li estis nomumita subministro. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]