István Orosz (historiisto)
| István Orosz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de julio 1935 en Mád |
| Morto | 11-an de februaro 2024 (88-jaraĝa) |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato de Debrecen (–1957) |
| Okupo | |
| Okupo | historiisto politikisto universitata instruisto |
István OROSZ [iŝtvAn oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz István estis hungara agrarhistoriisto, politikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).
István Orosz [1] naskiĝis la 16-an de julio 1935 en Mád kaj mortis la 11-an de februaro 2024.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Orosz frekventis universitaton en Debrecen inter 1953-1957. Li komence instruis en gimnazio en Karcag, poste li revenis instrui al la universitato. Li iĝis universitata profesoro en 1986, inter 1975-1988 katedrestro, inter 1980-1986 dekano, poste ĝis 1993 vicrektoro. Ekde 1991 li instruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto. Li doktoriĝis (DSc) en 1998 antaŭ la akademio. Li estis deputito parlamenta inter 1994-1998. Li okupiĝis pri historio de la agrario kaj urboj. Li ricevis premiojn inter 1985-2005.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Differenciálódás és kisajátítás (1965)
- Szerkezeti változások a XIX. századi magyar mezőgazdaságban (1988)
- Hagyományok és megújulás. Válogatott tanulmányok a magyar mezővárosok történetéből (1995)
- Európa az érett és a kései középkorban (11–15. század) (2001) - kunlaboranto

