Saltu al enhavo

István Pálos (statistikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Pálos (statistikisto)
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de aŭgusto 1913 (nun 1913-08-20)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Kolozsvár
Morto la 11-an de februaro 2002
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo statistikisto
revizoro
kontisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Pálos [iŝtvAn pAloŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pálos István, estis hungara statistikisto, librotenisto, revizoro, altlerneja instruisto.

István Pálos (statistikisto)[1] naskiĝis la  20-an de aŭgusto 1913 (nun 1913-08-20) en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 11-an de februaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Pálos (statistikisto) maturiĝis en komerca mezlernejo en 1931, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937, sed jam ekde 1935 li estis librotenisto en la poŝto. Inter 1942-1948 li laboris en ministerio, dum en 1944 li doktoriĝis, en 1947 li akiris revizoran diplomon en la universitato. Inter 1948–1951 li havis postenojn en pluraj ŝtataj firmaoj, inter 1951-1978 en la statistika oficejo. Intertempe li instruis en la universitato (1965–1968), poste en Ekonomia Universitato Károly Marx kaj Komerca Altlernejo, krome li kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia merito estis reorganizado de la hungara statistiko depost la hungara revolucio de 1956. Li ofte veladis en Balatono kun sia edzino, sed sen sportaj rezultoj. Li ricevis premiojn en 1955 kaj 1978.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A beszámolási rendszerről. (1952)
  • Külkereskedelmi statisztika. (2 volumoj, kunaŭtoro, 1959; 3-a tralaborita eldono: 1974)
  • Belkereskedelmi statisztika. (1963)
  • Az áralakulás hatása a fogyasztásra. (1968)
  • A szolgáltatások gazdaságtana. (kunaŭtoro, 1975)
  • A szolgáltatás fogalma és a szolgáltatások fejlődése kapitalista és szocialista viszonyok között. (disertaĵo, 1976)
  • Szolgáltatások Magyarországon. (kunaŭtoro, 1980)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.