István Szentpáli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szentpáli
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1861 (1861-11-28)
en Halmeu
Morto 30-an de oktobro 1924 (1924-10-30) (62-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Subskribo István Szentpáli
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Szentpáli [iŝtvAn sentpAli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpáli István estis hungara juristo, urbestro, instruisto, politikisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis homoródszentpáli, spite la nobelecon li ne uzis la ĝustan familian nomvarianton Szentpály [sentpAli].

István Szentpáli en 1900
Memortabulo pri István Szentpáli

István Szentpáli [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1861 en Hungara reĝlando en (Halmi (nuntempa Halmeu en Rumanio), li mortis la 30-an de oktobro 1924 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szentpáli frekventis gimnazion en Szatmárnémeti kaj Igló, poste li studis en Vieno kaj Budapeŝto. Li akiris juran diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1887, poste li havis postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko. Ekde 1890 li instruis en Miskolc, post 2 jaroj li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. Inter 1902 kaj 1912 li estis urbestro de Miskolc. La urbo dankas multe pri la tiutempaj evoluoj (tramo, antaŭurba fervojo, lernejoj, uzinoj). Inter 1912-1916 li estis parlamenta deputito, poste denove urbestro ĝis la pensiuliĝo en 1922, tamen li estis poste parlamentano ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Borsod-Miskolczi Közművelődési és Múzeum Egyesület 1901. évi Évkönyve (1902)
  • Emlékirat Miskolcz város önállósítása tárgyában (1906)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]