István Tálasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Tálasi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1910 (1910-07-12)
en Občina Laško
Morto 17-an de aprilo 1984 (1984-04-17) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo etnografo
vdr

István Tálasi [iŝtvAn tAlaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tálasi István estis hungara etnografo, instruisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1976).

István Tálasi [1] naskiĝis la 12-an de julio 1910 en Hungario en Laskó (nuntempa Lug en Kroatio). Li mortis la 17-an de aprilo 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Tálasi frekventis gimnazion en Kunszentmiklós, universitaton en Budapeŝto. Li ekinstruis en 1935 en Hódmezővásárhely, poste en Budapeŝto. En 1938 li plulernis en Vieno helpe de stipendio. Li profesoriĝis en 1942 en universitato de Szeged. Inter 1949-1980 li estis katedrestro, inter 1957-1963 li estis dekano en Universitato de Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1980. Li ricevis ekzemple finnan premion en 1969, hungaran memormedalon en 1970.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Kiskunság népi állattartása (1936)
  • Néprajzi életünk kibontakozása (1948) - hungara etnografia manlibro
  • A termelés és a nyelv kapcsolata aratóműveleteinkben (1957)
  • A magyar nép anyagi kultúrája Európában (Materia kulturo de la hungara popolo en Eŭropo), (1964)
  • Kiskunság (1977)
  • Vásárhely helye a magyar népi kultúra fejlődésében (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]