István Tamássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Tamássy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1924 (1924-07-21)
en Kula
Morto 25-an de junio 1995 (1995-06-25) (70-jaraĝa)
en Gyöngyös
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

István Tamássy [iŝtvAn tamAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tamássy István estis hungara agronomo, genetikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1979) de Hungara Scienca Akademio, honora membro de Agrikultura Akademio en Moskvo (1975), ekstera membro de Tutsovetia Agrikultura Scienca Akademio, membro de Scienca Akademio de Novjorko.

István Tamássy [1] Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de julio 1924 en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj en Kula (nuntempe en Serbio), li mortis la 25-an de junio 1995 en Hungario en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Tamássy apartenis al la hungara minoritato en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Li akiris agrikulturan diplomon en Gödöllő en 1947. En la sekva jaro li studvojaĝis en Bulgario helpe de stipendio, hejmenveninta li laboris jaron en la agrikultura ministerio. En la studjaro 1949 li instruis en ministeria lernejo en Cegléd. En 1950 li estis asistanto sed samtempe li plulernis en Miĉurinsk, kie li kandidatiĝis en 1953. Inter 1954-1990 li estis katedrestro en hortikultura altlernejo en Budapeŝto, li akiris la instruan rangon docento en 1954, profesoro en 1960. Li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1961. Inter 1986-1991 li estis rektoro, poste li pensiuliĝis. Li sukcese kreis diversajn hibridojn pri tomatoj, melonoj, migdalujoj, pomoj, prunoj, maizoj. Li ricevis premiojn inter 1960-1984.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kertészeti kutatás és termelés jelenlegi helyzete és jövõ feladatai (1957)
  • A kertészeti növények ellenállóságra való nemesítése irányított neveléssel (1964)
  • Nagyfeszültségű elektrosztatikus tér kukorica-, hagyma-, valamint borsómagvakra gyakorolt hatásának citológiai vizsgálata (1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]