István Nánay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Nánay
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1938 (1938-02-23) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ĵurnalistokritikisto • universitata instruisto
vdr

István Nánay [iŝtvAn nAnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nánay István estis hungara inĝeniero, ĵurnalisto, kritikisto, altlerneja instruisto.

István Nánay [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Nánay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1961. Post siaj studoj li laboris en fabriko, dum en 1970 li akiris plian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post la dua diplomo li estis ĵurnalisto en loka periodaĵo. Inter 1976 kaj 2003 li estis redaktoro de revuo pri teatro, poste li estis vicĉefredaktoro. En tiu periodo li ofte partoprenis en laboro de amatoraj teatraj trupoj. Ekde 1988 li komencis ankaŭ instrui en instituto, ekde 1991 en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István, ankaŭ en Universitato de Miskolc, ekde 1992 en Teatra kaj Filma Altlernejo, inter 1993-2000 en Katolika Altlernejo Vilmos Apor, ekde 1995 en Universitato Loránd Eötvös. Li akiris sciencan gradon DLA en 2004. Li havas edzinon ekde 1966, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar televízióművészet 1957-77 (1978)
  • A színésznevelés breviáriuma (enkonduko kaj redakta laboro, 1982)
  • Harag György színháza (libro, 1992)
  • Tanodától - egyetemig Az intézményes magyar színház-és filmművészetképzés száznegyven éve (libro, 2005)
  • Szolnoki évek. A második életmű (Székely Gábor és a színházcsinálás iskolája). (libroĉapitro, 2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]