Isuzu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isuzu
aŭtomobilo-faranta firmao • negocovaromarko vd
Dum 30-a de marto 1934 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Q25384746
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Jokohamo
Lando Japanio
Dungitoj 8 111 (stato: marto 2017)
Agokampo kamionoDizelmotoro
ISIN-kodo JP3137200006
filiaj kompanioj Isuzu Motors (United States) vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Isuzu (japane いすゞ 日本语株式会社, Isuzu Jidōsha Kabushiki-Kaisha, angle Isuzu Motors Ltd) estas japana firmao kiu produktas vehiklojn [1] kaj dizelmotorojn. La firmao estis fondita en 1916. Ĝia ĉefsidejo estas en Tokio, kaj muntaj kaj produktadfabrikoj en Fujisawa, Toĉigi kaj Hokajdo.

Ekde ĝia establado, la firmao produktis pli ol 23 milionojn da dizelmotoroj kiuj estas uzitaj en vehikloj ĉirkaŭ la mondo [2]. Isuzu produktis kaj personaŭtojn kaj kamionojn, sed retiriĝis de la personaŭtomerkato ekde 2002.

La kompanio estas nomita honore de la Rivero Isuzu, la kanji de Isuzu (五十鈴) signifas "kvindek sonoriloj".

Aŭtomodeloj[redakti | redakti fonton]

  • Isuzu Hillman Minx
  • Isuzu Florin
  • Isuzu 117 Coupe
  • Isuzu Balat
  • Isuzu Traga
  • Isuzu Piazza

Kamionoj[redakti | redakti fonton]

  • Isuzu 810
  • Isuzu Giga

Aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

  • Isuzu BU
  • Isuzu C
  • Isuzu Cubic
  • Isuzu Journey K
  • Isuzu Gala Mio
  • Isuzu Super Cruiser

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]