Itsuo Tsuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itsuo Tsuda
Persona informo
津田逸夫
Naskiĝo 3-an de majo 1914 (1914-05-03)
en Pusano
Morto 10-an de marto 1984 (1984-03-10) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Père-Lachaise Cemetery - Division 90 vd
Lingvoj francajapana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo filozofo • aikidoka • verkistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Itsuo Tsuda naskiĝis en 1914. Je la aĝo de 16 jaroj li ribelis kontraŭ la volo de sia patro, kiu destinintus heredigi al li la familiajn posedaĵojn (rajto de la unua filo). Li do lasis sian familion kaj komencis vagabondi, serĉante pensliberon.

Post repacigo kun sia patro, li flugis Francien en 1934, kie li studis sub la gvidado de Marcel Granet kaj Marcel Mauss ĝis 1940, jaro en kiu li revenis al Japanio: tie li studis Noo-teatron kun Majstro Hosada, Seitaion kun Majstro Haruchika Noguchi kaj aikido kun Majstro Morihei Ueshiba.

Itsuo Tsuda reflugis al Eŭropo en 1970 por disvastigi la renaskigan movadon kaj sian idearon pri ĉjio. En 1973 li eldonis sian unuan verkon, franclingve, "La Ne-faro", kromtitole: "Lernejo de la Spirado".

Li forpasis en Parizo je 1984 sed, hodiaŭ eŭrope en la doĵooj de la "Lernejo Itsuo Tsuda", de la "Lernejo De Spirado" en Parizo, kaj en aliaj doĵo, ĉefe en Francio, vivadas la filozofio praktika kaj la instruado kiun li komunikis per sia verkaro kaj sia laboro.

Lernejo Itsuo Tsuda[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]