Ivane Maĉabeli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivane Maĉabeli
Persona informo
ივანე მაჩაბელი
Naskiĝo 27-an de januaro 1854 (1854-01-27)
en Tamaraŝeni, Tiflisa Gubernio,  Rusia Imperio
Morto 26-an de junio 1898 (1898-06-26) (44-jaraĝa)
en Tbiliso, Tiflisa Gubernio,  Rusia Imperio
Lingvoj kartvela vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Ivane Maĉabeli
Familio
Dinastio Machabeli vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • publika konato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Princo Ivane Maĉabeli (kartvele: ივანე მაჩაბელი) (n. la 28-an de januaro 1854 - mortis ĉ. 1898) estis kartvela verkisto, ĵurnalisto kaj publika figuro konata pro liaj tradukoj en la kartvelan de Ŝekspiro. Ivane estis akvita membro de la Naci-Liberiga Movado.

Li naskiĝis en malnova aristrokrata familio Maĉabeli en la vilaĝo Tamaraŝeni, proksime de Cĥinval. Maĉabeli studis en Sankt-Petersburgo (Rusia Imperio), Germanio, kaj Parizo (Francio). Revenante en Kartvelio, li estis proksima al Ilia Ĉavĉavadze, gvidanto de kartvela intelekta kulturo de tiu tempo, al kiu Maĉabeli ofertis sian asistadon en ĉiuj iniciatoj direktitaj kontraŭ revivigado de kartvela kulturo kaj opozicio al la regado de la imperia Rusio. Li estis ĉefredaktisto de la gvidaj kartvelaj naciaj revuoj Iveria (1882-3) kaj Droeba (1883-5). Malgraŭ lia okupiĝo pri bonfaradoj, aparte orfejoj, kaj ampleksa ĵurnalisma agado, Maĉabeli faris el Ŝekspiro sian vivoverkon. Kvankam, li neniam vizitis Anglion, li produktis, de 1886 ĝis 1898, la brilajn tradukojn de Hamleto, Othello, Makbeto, Rikardo Tria , Julio Cezaro, Antono kaj Kleopatro , kaj Koriolano , kiuj ĝis nun funkcias kiel la normoversioj por la repertuaro de la Teatro Rustaveli. Maĉabeli forlasis sian loĝejon en Tbiliso la 26-an de junio 1898, kaj neniam estis vidita denove. Li subite malaperis samkiel la armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan.

La muzeo dediĉita al Maĉabeli situas en lia naskiĝloko Tamaraŝeni, kiu troviĝas en la daŭranta kartvel-oseta konflikta zono. Ĝi estis grave difektita, la 23-an de julio 1997, pro eksplodo supozeble organizita de lokaj osetaj naciistoj, kaj tute detruita post la sudoseta milito en 2008.