Iveta Bartošová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iveta Bartošová
Bazaj informoj
Naskiĝo 8-an de aprilo 1966 (1966-04-08)
en Čeladná
Morto 29-an de aprilo 2014 (2014-04-29) (48-jaraĝa)
en Uhříněves
Edz(in)o Jiří Pomeje • Josef Rychtář
Ĝenroj pop-muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1983–2014
Retejo http://www.ivetabartosova.org/
Persona informo
Mortokialo fervoja akcidento
Tombo Cemetery in Říčany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Subskribo Iveta Bartošová
Familio
Frat(in)o Viana Bartošová
Edz(in)o Jiří Pomeje • Josef Rychtář
Amkunulo Ladislav Štaidl
Infano Artur Štaidl
Okupo
Okupo kantistoaktoro • teatra aktoro
vdr
Subskribo Iveta Bartošová (2008)

Iveta BARTOŠOVÁ [bartoŝova:] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1966 en Čeladná, mortis la 29-an de aprilo 2014[1]) estis pop-muzika kantistino el la iama Ĉeĥoslovakio kaj la nuna Ĉeĥa Respubliko, publike aganta ekde 1983. Ŝi gajnis plurajn kantistajn premiojn kaj venkis plurfoje en publikaj enketoj. Ŝia populareco kulminis en la dua duono de la 1980-aj kaj la fruaj 1990-aj jaroj. Krom kantado ŝi kelkfoje aktoris en filmoj kaj TV-programoj, pentras, rakontis fabelojn por infanoj.

Biografio kaj aktivado[redakti | redakti fonton]

Iveta Bartošová devenis el regiono de la montaro Beskidoj, lando Moravio, nord-orienta parto de la Ĉeĥa Respubliko. Sian infanecon ŝi travivis en la urbo Frenštát pod Radhoštěm. Ŝi estis unu el dunaskitoj. Ŝia fratino Ivana Bartošová, je nur 15 minutoj pli maljuna, ankaŭ estis kantistino, kiu en sia kariero fariĝis konata kiel Viana Bartošová (ŝi ekuzis tiun novan nomon por distingiĝi pli signife de sia fratino, kun kiu ŝi kunhavis la samajn inicialojn I.B.), aperigis en la 1980-aj jaroj plurajn kantojn, poste transloĝiĝis en Svislandon. Ili havas fraton Lumír, je du jaroj pli maljunan.
Iveta Bartošová frekventis bazlernejon kun aldona sporta programo, praktikis skikuradon kaj sprinton. Dum sia mezlerneja tempo ŝi studis kantadon kaj pianludon, kaj komencis publike prezentiĝi kun kapelo. La sukcesa kariero kiel kantistino komenciĝis en 1983, kiam ŝi sukcesis poŝtupe en pluraj kant-konkursoj, de pli kaj pli alta nivelo (distrikta - regiona - landa).

En 1983 ŝi konatiĝis kun juna kantisto Petr Sepéši (naskiĝinta la 23-an de aprilo 1960). Ili fariĝis populara muzika duopo. En 1984 ŝi abiturientiĝis en la mezlernejo - gimnazio. Iliaj kantoj estis precipe amaj kaj romantikaj. La kanto Knoflíky lásky ("Butonoj de amo") iĝis titola por ilia ununura albumo eldonita en 1985. Ilia agado finiĝis la 29-an de julio 1985, kiam Petr Sepéši pereis dum trafikakcidento je sia aĝo de 25 jaroj.

Iveta Bartošová revenis al kantado post kelke da monatoj. En 1986 ŝi kunlaboris sinsekve kun du muzik-grupoj - Balet kaj poste Kroky ("Paŝoj"). Kvankam tio estis mallonga epizodo, tiam aperis la kanto Léto ("Somero"), kiu fariĝis sukcesa furoraĵo. Krome ŝi havis popularajn diskotekajn kantojn. En 1986 ŝi gajnis la premion Ora najtingalo. En printempo 1987 ŝi komencis kunlabori kun la Orkestro de Ladislav Štaidl - muzikisto, komponisto, aranĝisto kaj entreprenisto, poste ankaŭ ŝia longdaŭra vivpartnero. Tiam li komponis por Iveta Bartošová la kanton Málo mě zná ("Malmulte konas min"). En 1987 komenciĝis ŝiaj unuaj koncertoj kaj eldoniĝis la unua soloa albumo nomita I.B. (laŭ la inicialoj de ŝia plena nomo), kiu estis venontjare aprezita per speciala premio "Ora disko" de la eldonejo. Sekvis plua sukcesa albumo Blízko nás ("Proksime de ni"), eldonita en 1989.

En 1990 eldoniĝis du specifaj diskoj: unu kun popolkantoj por infanoj kaj la alia Closer Now kun anglalingvaj versioj de ŝiaj plej sukcesaj pop-muzikaj kantoj destinita por eksterlanda distribuo. En 1991-1992 okazis koncert-turneo Iveta poslouchá Luxembourg ("Iveta aŭskultas Luksemburgon"), nomita laŭ la fama internacia Radio Luksemburgo (Radio Luxembourg), vaste konata precipe ekde la 1950-aj jaroj, elsendanta modernan popularan muzikon. En tiu programo Iveta Bartošová kantante kaj dancante prezentis eksterlandajn kantojn el la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj aldonis siajn proprajn novaĵojn. La tempoj de la fino de la jaroj 1980 kaj komenco de la jaroj 1990 estas konsiderataj kiel ŝia plej sukcesa periodo, iam karakterizataj kiel "ora erao". Preteralie ekzistis du organizataj fankluboj de Iveta Bartošová.

La 11-an de oktobro 1996 al ŝi kaj ŝia vivpartnero Ladislav Štaidl naskiĝis filo Artur Štaidl. Tamen en la malfruaj 1990-aj jaroj Iveta Bartošová kaj Ladislav Štaidl disiĝis.
En 1997 ŝi komencis unuafoje aktori en muzik-teatraĵoj. Post regreso de ŝia populareco en antaŭaj jaroj ŝia prestiĝo komencis refoje kreski. El la dua duono de la 90-aj jaroj menciindas ekzemple la kanto Tři oříšky ("Tri aveloj") laŭ melodio el la filma fabelo Tri aveloj por Cindrulino el la jaro 1973. Aperadis novaj diskoj kaj ankaŭ reeldonoj de malnovaj. El tiamaj noveldonaĵoj menciindas ekzemple Bílý kámen ("Blanka ŝtono") el 1999 - je temoj de naturo kaj romantiko. En 2002 eldoniĝis KD kun ŝia rakontado de fabeloj por infanoj. En postaj jaroj ŝi havis kelkajn paŭzojn, ĉefe por solvi siajn personajn malfacilaĵojn. En 2008 ŝi revenis al turneo.

En septembro 2008 Iveta Bartošová edziniĝis kun Jiří Pomeje, aktoro kaj film-produktoro. Tio estis ŝia unua edzineco. Ilia geedzeco poste agitiĝis de disputoj kaj krizo, kio rezultis en ilia dumtempa disiĝo en aŭtuno 2009 kaj fine en ilia eksgeedziĝo en oktobro 2010.
En 2009 ŝi partoprenis en danca konkurso Let's Dance en Slovakio. Kaj ŝi venkis en publika televida enketo, kategorio de kantistinoj - unuafoje de post 1993.
Ekde 2009 ŝi travivis sanecajn komplikaĵojn, restadojn en hospitalo inkluzive kirurgian operacion. Pro tio estis nuligita ŝia publika agado. Komence de 2010 ŝi anoncis paŭzon, kiu daŭris fakte ĝis somero 2010.

Jiří Pomeje kaj Iveta Bartošová (2008)

Ŝi loĝis (2014) en Uhříněves, antaŭurba kvartalo de Prago.

Aldone pri la kantado[redakti | redakti fonton]

Iveta Bartošová elstaris en pop-muziko, sed fakte dediĉis sin ankaŭ al aliaj ĝenroj. Temis pri popolkantoj, precipe por infanoj, eldonitaj en 1990. Kaj ŝi kantis ekzemple la arion Mi revenos de Giuseppe Verdi.
Jam ekde la 1980-aj jaroj ŝi prezentiĝis en enkondukaj aŭ fermaj kantoj por kelkaj filmoj kaj TV-serioj. En 1986 ŝi kantis por populara televida muzik-fabelo Co takhle svatba, princi? ("Ĉu eble edziĝi, reĝido?") [2], aktoris kaj kantis en alia [3]. En malfruaj 80-aj jaroj estis farita filma recitalo Jenom sen ("Nura sonĝo") kun ŝi kaj ŝiaj kantoj [4].
Laŭlingve la kantoj de Iveta Bartošová estas plejparte en la ĉeĥa, kelkaj en la angla (tradukoj de ŝiaj antaŭaj famaĵoj, aŭ poste tiu programo nomita laŭ Radio Luksemburgo), malmultaj en aliaj lingvoj.
La kantojn por ši kutime komponis diversaj komponistoj kaj tekstfaristoj. Tamen ekde la malfruaj 1990-aj jaroj ŝi mem kunlabore faris iujn tekstojn por si kaj poste iufoje kunlaboris ankaŭ pri muzik-komponado.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Ora najtingalo - la unuagrada premio en la prestiĝa konkurso: jaroj 1986, 1990, 1991 [5]
  • Arĝenta najtingalo - la duagrada premio en tiu konkurso: jaroj 1987, 1988, 1989, 1999, 2000 [5]
  • Bronza najtingalo - la triagrada premio en tiu konkurso: jaroj 2001, 2002, 2003 [5]

En pluraj jaroj ŝi venkis en la televida enketo en la kategorio de kantistinoj - je la unua pozicio: 1991, 1992, 1993, reveninte en 2009, kaj je la dua pozicio: 1994, 1998, 1999, kelkfoje kiel la tria [6].
Dufoje ŝi estis nomumita al Jara Premio de la Akademio de Popular-muziko.

Alispeca agado[redakti | redakti fonton]

Krom aktorado en muzik-teatraĵoj kaj muzik-filmoj ŝi ricevis unu el la ĉefaj roloj en la filmo Svatba upírů ("Nupto de vampiroj") [7] [8] [9] , kiu gajnis Premion de spektantoj en la hispana film-festivalo Fantastic Burgos 1994 kaj estis en 1994 nomumita al la premio International Fantasy Film Award [10].

Ŝi ofte agis en televidaj, radiaj kaj aliaj programoj, eĉ kiel redaktistino de radio-programo kaj kiel prezentistino de internacia muzik-festivalo.

Ŝi okupiĝis pri pentrado. Dum ia tempo ŝi kunposedis sukeraĵejon Lemon's Cube.

Kaj ŝi aktive dediĉis sin al bonfara agado, precipe por infanoj, estis patronino de unu bonfara fondaĵo, regule kunlaboris kun aliaj fondusoj kaj fondaĵoj, gastis en tiuspecaj eventoj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 1985 Knoflíky lásky - "Butonoj de amo"
  • 1987 I.B
  • 1989 Blízko nás - "Proksime de ni"
  • 1990 Zpívání s Ivetou - "Kantado kun Iveta"
  • 1990 Closer Now
  • 1991 Natur
  • 1992 Václavák = komunlingva alnomo de Venceslaa Placo
  • 1992 Top 13
  • 1993 Tobě - "Al vi"
  • 1994 Malé bílé cosi - "Eta blanka io"
  • 1996 Medové dny - "Mielaj tagoj"
  • 1996 Čekám svůj den - "Mi atendas mian tagon"
  • 1998 Ve jménu lásky - "En la nomo de amo"
  • 1999 Bílý kámen - "Blanka ŝtono"
  • 2000 Jedna jediná - "Unu sola"
  • 2002 Hej pane diskžokej - "Hoj! sinjoro diskĵokeo"
  • 2002 Iveta Bartošová vypráví pohádky Arturovi - "Iveta Bartošová rakontas fabelojn al Artur"
  • 2003 Dráhy hvězd - "Orbitoj de steloj"
  • 2005 Vánoční Iveta - "La kristnaska Iveta"
  • 2006 Scházíš mi... - "Vi mankas al mi..."
  • 2008 Jsem zpátky - "Mi estas reveninta"
  • 2008 Platinum Collection
  • 2008 Gold Iveta Bartošová
  • 2008 22
  • 2009 Když ticho zpívá - "Kiam silento kantas"
  • 2010 Děkuju vám, andělové - "Mi dankas al vi, anĝeloj"

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]