Ivo Hélory de Kermartin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ivo Hélory de Kermartin
La relikvoj de sankta Ivo kaj de sankta Tudvalo elirantaj de la katedralo de Tréguier
La relikvoj de sankta Ivo kaj de sankta Tudvalo elirantaj de la katedralo de Tréguier
Persona informo
Yves Hélory de Kermartin
Naskiĝo 17-a de Oktobro 1253
en nobeldomo de Kermartin en Minihy-Tréguier
Morto 19-a de Majo 1303
en Tregoro
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Orleano vd
Profesio
Okupo presbiteroadvokatojuĝisto vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio
Kanonizo 1347 de Klemento la 6-a
Ĉefsanktejo Tréguier kie okazas fama Pardonprocesio ĉiujare, la 19-an de Majo
Festotago 19-a de Majo
Atributoj Kutime reprezentata kun monsaketo en la mano, por signi la monon, kiun li donis al la malriĉuloj en sia vivo, kaj pergameno en la alia, por signi lian eklezian juĝistan postenon. Ankaŭ ofte reprezentata inter riĉulo kaj malriĉulo.
Patroneco Li estas la sankta patrono de ĉiuj juĝaj kaj juraj profesioj, kaj aparte de la advokatoj. Li estas ankaŭ unu el la du sanktaj patronoj de Bretonio.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Ivo Hélory de Kermartin, Ivo de Tréguier aŭ simple sankta Ivo en la katolika tradicio, naskiĝis en ĉ. 1250 kaj mortis en 1303. En la bretona lingvo, li estas nomata sant Erwan en Trégor, Iwan, YouennEozen en aliaj regionoj. Pastro kaj eklezia juĝisto de diocezo (diocezo de Rennes kaj poste de Tréguier), li dediĉis sian vivon al la juĝado kaj al la malriĉuloj. La katolika Eklezio agnoskis lin kiel sanktulon kaj festas lin en la 19-a de Majo.

Ne ekzistas Vivo de sankta Ivo verkita de liaj samtempanoj, sed nur la proceduro farita en 1330 por atingi lian kanonizadon. Post lia kanonizado, pluraj verkoj pri lia vivo estis skribitaj en la franca, en la latina, en la bretona kaj en la itala.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1][rompita ligilo] Vivo de sankta Ivo de Christian Bertin (en esperanto)