Ivo Papazov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivo Papazov
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1952 (1952-02-16) (72-jaraĝa)
en Kardĵali
Lingvoj bulgaraanglaturkacigana
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo klarnetisto
TTT
Retejo http://www.ivopapasov.com
vdr

Ivo Mitkov Papazov, bulgare Иво Митков Папазов (naskiĝis la 16-an de februaro 1952 en Kardĵali) estas romaa-bulgara klarnetisto[1], reprezentanto de mondmuziko. Li naskiĝis en turklingva romaa familio kiel Ibrjama Hapazov, ĉar lia nomo estis perforte ŝanĝita dum la komunista reĝimo en Bulgario.

Laŭ Garth Cartwright, li estis "la unua balkana romaa muzikisto kiu akiris larĝan internacian popularecon kun siaj du albumoj por Hannibal Records, produktita fare de Joe Boyd en la fruaj 1990-aj jaroj".

Li kreskis en muzika medio kaj ekde la aĝo de dek jaroj li ludis ĉe diversaj festoj. En 1978, li fondis la Trakija Band, kiu iĝis gvidanto en la kampo de "geedziĝa muziko", kie tradicia popolmuziko miksiĝas kun moderna instrumentado. Dum la periodo de la tielnomita reviviĝoprocezo, li devis adopti bulgaran nomon kaj estis minacita kun punlaboro[2]. Nur post kiam la situacio mildiĝis, Balkanton komencis publikigi siajn registradojn, li faris sian markon en la mondo danke al la Orpheus Ascending albumo sur Hannibal Records. Li estis ege populara dum la Stambolovo-festivaloj en Bulgario[3].

Lia komponaĵo "Nostalgio" estis utiligita por prezenti Bulgarion ĉe Euronews televidstacio . Li estis premiita honora doktoro fare de Sofia Universitato de Biblioteko kaj Informaj Sciencoj, gajnis la BBC Radio 3 Audience Award en 2005 kaj la WOMEX Award en 2022[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) "Ivo Papazov" . Mondomix: Le magazine des musiques et cultures dans le monde, la 30-an de marto 2003. Arkivite el la originalo, la 7-an de majo 2007 .
  2. Ivo Papasov's Wedding Band. The Guardian, 2007-05-10 Dostupné online
  3. (en) Stamobolo festivals, La Unua Nacia Renkontiĝo de Instrumentaj Grupoj por Bulgara Popola Muziko)
  4. (en) Bulgarian Clarinet Maestro Ivo Papasov Wins WOMEX 2022 Artist Award (Bulgara Klarineta Majstro Ivo Papasov Gajnas WOMEX 2022 Artista Premio). World Music Cenral, la 27-an de aŭgusto 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]