Izabela de Henegovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izabela de Henegovio
Reĝedzino de Francio
Regado 1180 ĝis 1190
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1170 (1170-04-05)
en Lillo
Morto 15-an de marto 1190 (1190-03-15) (19-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Katedralo Nia Sinjorino de Parizo vd
Religio kristanismo vd
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Baldueno la 5-a de Henegovio vd
Patrino Margaret I, Countess of Flanders vd
Gefratoj Yolanda of Flanders • Henriko la 1-a de Konstantinopolo • Baldueno la 1-a de Konstantinopolo • Philip I of Namur vd
Edz(in)o Filipo la 2-a
Infanoj Ludoviko la 8-a vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izabela de Henegovio (franclingve Isabelle de Hainaut) (naskiĝis la 23-an de aprilo 1170 en Lille, mortis la 15-an de marto 1190 en Parizo) fariĝis la unua edzino de la franca reĝo Filipo la 2-a kaj estis do reĝino de Francio ekde 1180 ĝis 1190.

Ŝi estis la filino de la grafo Baudouin la 5-a de Henegovio. Filipo la 2-a, kiu deziris alianci sin kun la graflando Flandrio por kontraŭi la influon de la grafoj de Ĉampanjo (subtenitaj de sia patrino Adela de Ĉampanjo), edziĝis kun Izabela tuj post la morto de Ludoviko la 7-a, je la 28-a de aprilo 1180 en Bapaume. Izabela estis sekve konsekradita kiel reĝino je la 29-a de majo.

Izabela estis tre lerta reĝino, sed ŝajnis nekapabla doni infanon al la reĝo. Nur kelkaj tagoj antaŭ oficiala repudio, la brua subteno de la popolo kortuŝis Filipon, kiu decidis gardi sian edzinon. Tiu ĉi finfine naskis filon, la estontan Ludovikon la 8-a, en 1187. Ŝi mortis en 1190 kiam ŝi naskis alian infanon.

Ŝi estis entombigita en la baziliko de Saint-Denis.