Izabella Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Izabella Nagy
Izabella Nagy en 1922 (Bolond Istók, Teatro Városi)
Izabella Nagy en 1922 (Bolond Istók, Teatro Városi)
Persona informo
Naskonomo Zsombor Izabella
Naskiĝo la 17-an de julio 1896(nun 1896-07-17)
en Hungario Győr (Hungara reĝlando)
Morto la 31-an de januaro 1960
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Profesio
Profesio aktoro
v  d  r
Information icon.svg

Izabella NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nagy Izabella estis hungara aktoro, operkantisto (mezosoprano). Ŝia origina familia nomo estis Zsombor [ĵombor], la nomo Nagy estas adoptita nomo.

Izabella Nagy [1] naskiĝis la 17-an de julio 1896 en Győr, ŝi mortis la 31-an de januaro 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Izabella Nagy lernis en Veszprém (urbo), poste aktor- kaj kantoteknikon private en Budapeŝto. Ŝi debutis en 1921 en malgranda teatro en Budapeŝto, poste ŝi aliĝis al trupo de Gaja Teatro, en la sekva jaro al Reĝa Operejo de Budapeŝto kaj Teatro Városi. Ekde 1925 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), tamen foje-foje ŝi estis videbla en la Operejo kaj Teatro Városi. En la malfruaj 1930-aj jaroj ŝi faris koncertojn en Amsterdamo, Berlino, Romo, kie ŝi kantadis kantojn de Béla Bartók, Zoltán Kodály, Schubert, Brahms. Ŝi ofte estis aŭdebla ankaŭ en la Hungara Radio (lastfoje en 1957). Ŝi havis edzon ekde 1924.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Ede Tóth: A falu rossza - Finum Rózsi - debuta rolo
  • Bizet: Carmen - titolrolo - debuta kantrolo
  • Zoltán Kodály: Háry János - Örzse
  • Franz von Suppé:
    • Die schöne Galathee - Ganymed
    • Boccaccio - Izabella

Ŝia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • János vitéz (1938) – drinkejistino

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.