Saltu al enhavo

Izodekila salikato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izodekila 2-hidrokso benzoato
Kemia formulo C17H26O3
Izodekila salikato
Plata kemia strukturo de la
Izodekila salikato
Izodekila salikato
Tridimensia kemia strukturo de la Izodekila salikato
Izodekila salikato estas unu el la multenombraj komponaĵoj de la saliko.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Izodekila estero de la salikata acido
  • Izodekila 2-hidroksobenzoato
  • Izodekila 2-hidroksofenilmetanato
CAS-numero-kodo 85252-25-1
ChemSpider kodo 8036160
PubChem-kodo 9860461
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo[1]
Molmaso 278,392g mol−1
Denseco 0,997 g/cm−3
Bolpunkto 362,7°C
Refrakta indico  15 067
Ekflama temperaturo 138,4°C
Solvebleco Akvo:<0,1 g/L
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H311, H315, H317, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P272, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P361, P362, P363, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izodekila salikatoizodekila 2-hidrokso benzoato estas organika kombinaĵo apartenanta al la familio de la esteroj, rezultanta el interagado de la salikata acido kaj izodekanolo. Izodekila salikato estas blanka solidaĵo, nesolvebla en akvo sed solvebla en alkoholoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Izodekila salikato prezentas salikatan grupon ligitan al izodekila grupo. Ĝi konsistas je 17 karbonatomoj, 26 hidrogenatomoj, 3 oksigenatomoj kaj posedas antifungajn kaj antimikrobajn proprecojn.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Izodekila salikato estas beta-hidroksoacido (BHA) kiu povas esti akirita el la ŝelo de salikoj. Ĝi estas estero de la salikata acido kiu estas derivaĵo de la aspirino. Ĝi estas uzata en kosmetikaĵoj kaj person-prizorgaj produktoj ĉefe kiel senskvamiga agento, sed ankaŭ kiel kontraŭ-kaposkvama agento, hara kondiĉigilo, porhaŭta kondiĉigilo kaj konservaĵo. Izodekila salikato plibonigas haŭtdikecon, kolagenproduktadon, sulkiĝon, krudecon kaj hiperpigmentadon forigante la mortoĉelojn de la epidermo kaj ebligante al la haŭto sorbi aliajn kontraŭmaljunigajn produktojn (antioksidantajn, humidigajn) ĝis ĝia maksimuma potencialo. Pro ĝiaj aspirinaj propraĵoj, izodekila salikato ankaŭ estas uzata en produktoj kiel kontraŭinflamaj kaj antisepsaj. Ĝi troviĝas en koncentriĝoj ĝis 3%.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izodekila salikato per traktado de izodekanolo kun salikata acido:

salikata acido + izodekanolo izodekila salikato + akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izodekila salikato per traktado de salikata anhidrido kun izodekanolo:

salikata anhidrido + izodekanolo 2 izodekila salikato + akvo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izodekila salikato per traktado de salikata acido kun izodekila klorido:

salikata acido+izodekila klorido izodekila salikato + klorida acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izodekila salikato per traktado de etila salikato kun izodekila klorido:

metila salikato +izodekila klorido izodekila salikato + klorometano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Truth in aging. Arkivita el la originalo je 2022-09-25. Alirita 2022-09-25.