János Berecz (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
János Berecz
Berecz János fortepan 147010.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1930 (1930-09-18) (89-jara)
en Ibrány
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Anikó Sáfár • Annamária Berecz
Infanoj 3
Parencoj Erzsébet Heszky
Profesio
Profesio politikisto • verkisto de nefikcio • ĵurnalisto
Information icon.svg
vdr

János Berecz [jAnoŝ berec], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Berecz János estas hungara politikisto, parlamentano, entreprenisto.

János Berecz [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1930 en Ibrány.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Berecz frekventis unu jaron en Universitato de Debrecen en 1950, poste li plulernis en Instituto Lenino 4 jarojn. Li aliĝis al la komunistoj kaj komence li havis taskojn en la junulara organizaĵo. Inter 1963 kaj 1966 li plulernis en politika akademio en Sovetunio, kie li kandidatiĝis. Post lernado li ricevis pli signifajn partiajn taskojn kun postenoj. Li estis parlamenta deputito inter 1985 kaj 1990. Post falo de la socialismo li estis entreprenisto. En 2000 li pensiuliĝis. Li edziĝis dufoje, resume li havis 4 gefilojn. Lia dua edzino estas aktoro Anikó Sáfár.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ellenforradalom tollal és fegyverrel (1956) (Kontraŭrevolucio per plumo kaj armilo), 1969, 1981
  • Vállalom 2004 - memuaro
  • Kádár élt 1. – Emberek, esetek, emlékek 2010

Fontoj[redakti | redakti fonton]