János Doktor
János Doktor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Doctor János Károly |
Naskiĝo | la 19-an de julio 1881 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 1942 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1904) |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Verő (1907–1942) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
János Doktor [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Doktor János estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Doctor János Károly. Lia edzino estis Margit Verő.
János Doktor [1] naskiĝis la 1881 en Vieno (Aŭstrio-Hungario), li mortis en 1942 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Doktor akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1904, poste tuj li aliĝis al Népszínház. En la sekvaj jaroj li apartenis ekzemple al trupo de Nándor Alapi (kiel reĝisoro), Nacia Teatro (Kassa) (1906-1908), Nacia Teatro (Miskolc) (1909-1911, 1912-1914), trupo de Ödön Faragó (1914-1916), Nacia Teatro (Pécs) (1916-1918). Ekde 1919 li estis videbla plej ofte en kabaredoj. En la teatra jaro 1927 li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Szeged). Li pensiuliĝis en 1929, tamen en 1936 li havis malgrandajn rolojn en Teatro Magyar.
Li edziĝis en 1907.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Molière: Tartufo - Orgon
- Hebbel: Mária Magdolna - Secretarius
- Wedekind: A hőstenor - instruisto Dühring
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ali rózsáskertje (1913) – tapiŝovendisto
- A csúnya lány (1935) – juĝeja sekretario
- Elcserélt ember (1938) – Dénes Barzó
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La dresado de la megero
- Sándor Bródy: A szerető
- Wedekind: A hőstenor
Lia sola tradukaĵo
[redakti | redakti fonton]- Hermann Reichenbach: Bilincsek (dramo prezentita en Miskolc en 1910)