János Gyöngyösi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

János Gyöngyösi [jAnoŝ djondjoŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gyöngyösi János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, redaktoro.

Memortabulo pri János Gyöngyösi

János Gyöngyösi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1893 en Hungara reĝlando en Berki (nuntempa Rokycany (distrikto Prešov) en Slovakio). Li mortis la 29-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gyöngyösi frekventis gimnazion en Békéscsaba, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Post jaroj li establis gazeton en Békéscsaba. Tiutempe li aliĝis al Etbienula Partio. En 1936 li iĝis rezerva oficiro. Li estis elektita parlamenta deputito en 1939. En septembro de 1944 la Ruĝa Armeo atingis lin, sed li faris bonajn kontaktojn kun la armeo, tial li estis elektita provizora parlamentano. Inter 1944 kaj 1947 li estis ministro en pluraj kabinetoj, krome ĝismorte parlamentano. Li ne estis spertulo pri eksteraj aferoj, spite tion li longe restis ministro ĉar la partio kaj ankaŭ Sovetunio apogis lin.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Békéscsaba de 1990

Fontoj[redakti | redakti fonton]