János Kelemen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

János Kelemen [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kelemen János estas hungara filozofo, profesoro, membro korespondanta (2004), ordinara (2016) de Hungara Scienca Akademio.

János Kelemen [1] naskiĝis la 8-an de junio 1943 en tiam hungara urbo Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kelemen frekventis universitatojn en Szeged inter 1961-1966, poste ĝis 1969 en Budapeŝto. En 1970 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro inter 1983-1990, sed li estis ankaŭ katedrestro en Szeged. En 1983 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li partoprenis en redaktado de European Journal for Semiotic Studies. Li okupiĝis precipe pri italaj, francaj kaj germanaj filozofioj, tamen plej ofte pri filozofio de Dante. Li ricevis italajn kaj hungarajn premiojn inter 1992-2007.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mi a strukturalizmus? (1969)
  • A tudat és a megismerés (1978)
  • A nyelv és a nyelvek (La lingvo kaj la lingvoj), (1989)
  • Profili ungheresi e altri saggi(1994)
  • Nyelvfilozófiai tanulmányok (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]