János Major

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Major
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1934 (1934-05-08)
en Budapeŝto
Morto 12-an de junio 2008 (2008-06-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Edz(in)o Eva Buchmuller
Infanoj 2
Okupo
Okupo ilustristo • grafikartisto
vdr

János Major [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Major János estis hungara grafikisto.

János Major [1] naskiĝis la 8-an de majo 1934 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de junio 2008.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Major devenis el juda familio. Li komence frekventis privatan artlernejon de Álmos Jaschik inter 1947-1950, poste li lernis 2 jarojn en industriarta mezlernejo, pli poste same 2 jarojn en Belarta Altlernejo (1952-1954). Li estis forigita el la altlernejo, poste li estis simpla laboristo en fabriko. En 1956 la politiko mildiĝis, tial li denove studis en la altlernejo, kie li akiris grafikistan diplomon en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Béla Bán, Sándor Ék. Li apartenis al avangardaj grafikistoj. En la 1970-aj jaroj li ofte fotis tomboŝtonojn, ekde 1976 li laboris en muzeo, kiel arkeologia desegnisto. Li ricevis kelkajn premiojn, ankaŭ en eksterlandaj ekspozicioj.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1989, 1996, 2000)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj akvafortoj[redakti | redakti fonton]

  • Domboldal (kolora)
  • Önarckép
  • Társulás, 1967
  • Akasztott ember, 1957
  • Város, 1964
  • Az agresszor lelepleződik (1967, escepte ŝtalgravuraĵo)
  • Japánkert a Margitszigeten

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]